LA FINA PROBLEMO
de kavaliro Arthur Conan Doyle

[ORIGINALA TITOLO: THE FINAL PROBLEM]

desegnaĵoj de Sidney Paget

el la angla tradukis Darold Booton


Per peza koro mi alprenas mian plumon por skribi la finajn vortojn, kiujn mi iam registras pri la kuriozaj talentoj per kiuj mia amiko Ŝerloko Holmso estis distingita. Per nekohera, kaj kiel mi sentas, tute neadekvata maniero, mi jam penas rakonti pri miaj kuriozaj travivaĵoj kun li de la hazardo kiu unuafoje ligis min al la tempo de la “Etudo en Skarlato”[1] ĝis la tempo de lia interveno en la afero pri la “Mararmea traktato”[2] — interveno, kiu sendube malebligis serion de internaciaj komplikaĵoj. Je tio mi intencis halti, kaj rakonti nenion pri la afero, kiu igis tian malplenaĵon en mia vivo, kiun ne plenigis la pasado de du jaroj. Oni jam devigas min, tamen, per aktuala letero en kiu kolonelo Jakobo Moriarto defendas la memoron pri sia frato, kaj mi devas meti la faktojn antaŭ la publiko, precize laŭokaze. Mi sola konas la absolutan veron pri la afero, kaj mi certas, ke estas tempo, ke mi devas ne subpremi. Laŭ mia scio, estas tri rakontoj en la ĵurnaloj: Tiuj en la Journal de Genève[3] je la 6a majo 1891, la depeŝo de Reŭtero[4] en la anglaj ĵurnaloj je la 7a majo kaj la aktuala letero aludita. La unua kaj dua estis treege resumitaj, dum la tria, kiel mi montros, estas tuta perversado de la faktoj. Do mi responsas rakonti pri tio, kio vere okazis inter profesoro Moriarto kaj s-ro Ŝerloko Holmso.

         Oni memoru, ke post mia edziĝo, kaj mia posta komenco en la medicina praktiko, la tre intima rilato inter Holmso kaj mi iĝis iom malofta. Li ankoraŭ vizitis min de tempo al tempo, kiam li deziris havi enket-kunulon, sed tiuj okazoj iĝis ĉiam pli maloftaj, ĝis mi trovis, ke en la jaro 1890 estis nur tri kazoj[5] pri kiuj mi havas registrojn. Dum la vintro de tiu jaro kaj la frua printempo de 1891, per la ĵurnaloj, mi eksciis ke la franca registaro dungis lin pro afero superege grava, kaj mi ricevis du notojn de Holmso, datitajn ĉe Narbono kaj Nimo,[6] de kiuj mi sciis, ke li devos resti en Francio longatempe. Do mi surpriziĝis kiam, dum vespero de 24a aprilo, li eniris mian konsultejon. Frapis min, ke li ŝajnis eĉ pli pala, kaj pli maldika ol kutime.

         “Jes, mi jam superŝarĝas min per laboro,” li rimarke diris, responde pli al mia esprimo ol al miaj vortoj. “Nuntempe mi estas subpremita. Ĉu vi malkonsentas, se mi fermis la ŝutrojn?”

         La sola lumo en la ĉambro estis de lampo sur tablo, kie mi legis. Holmso ŝtele rampis laŭmure, kaj rapide malfermante la ŝutrojn, klinkis sekure.

         “Ĉu vi ion timas?” mi demandis.

         “Nu, jes.”

         “Kion?”

         “Aero-pafilojn.”[7]

         “Mia kara Holmso, kion vi intencas?”

         “Mi opinias, ke vi sufiĉe konas min, Vatsono, ke vi scias ke mi ne estas nervozulo. Samtempe estas stulte anstataŭ kuraĝe rifuzi agnoski danĝeron sekvantan proksime. Ĉu mi rajte ĝeni vin por alumeto?” li enspiris la fumon de la cigaredon kvazaŭ la influo lin kvietigis.

         “Mi devas pardonpeti, ke mi vizitas vin tiom malfrue,” diris li, “kaj plue mi devas peti al vi ke vi estos tiom nekonvencia, ke vi permesu min grimpi super vian malantaŭan ĝardenan muron.”

         “Sed, kion signifas?” mi demandis.

         Li etendis la manon, kaj per la lampolumo, mi vidis, ke du el liaj fingroartikoj estis vunditaj kaj sangantaj.

         “Vi vidas ke ne estas bagatelaĵo,” li ridete diris. “Male, sufiĉe gravas ke iu difektis la manon. Ĉu ĉeestas s-ino Vatsono?”

         “Ŝi alie vizitas.”

         “Bone! Ĉu vi estas sola?”

         “Tute.”

         “Do mi plifacile povas proponi ke vi kunvojaĝu Eŭropon kun mi dum semajno.”

         “Kien?”


DU EL LIAJ FINGROARTIKOJ ESTIS VUNDITAJ KAJ SANGANTAJ

         “Ho, ne gravas. Ĉie samas laŭ mi.”

         Estis tre strange. Ne estis laŭ la naturo de Holmso sencele vagadi, kaj io pri lia pala ĝenita vizaĝo sciigis min ke liaj nervoj estis preskaŭ tute streĉitaj. Li vidis la demandon en miaj okuloj, kaj, kunmetante la fingropintojn kaj metante la kubutojn sur la genuojn, li klarigis la aferon.

         “Vi probable neniam aŭdis pri profesoro Moriarto, ĉu ne?” diris li.

         “Neniam.”

         “Ha, jen estas mirindaĵo!” li ekkriis. “La homo trapenetras Londonon, kaj neniu aŭdis pri li. Pro tio li estas je la penaklo de la registro de la krimo. Mi diru al vi serioze, Vatsono, ke se mi povus venki tiun viron, se mi povus forigi lin for de la societo, mi devus senti ke mia kariero atingis sian supron, kaj mi devus prepari min por ia pli kvieta vivo. Inter ni, la lastatempaj kazoj en kiuj mi helpis al la reĝa familio de Skandinavio, kaj al la franca respubliko, igis min sufiĉe monhava, ke mi povus daŭre vivi kviete, kaj tio plaĉus al mi, ĉar mi povus koncentri mian atenton je mia ĥemiaj esploroj.[8] Sed mi ne povus ripozi, Vatsono, mi ne povus kviete sidi sur mia seĝo, se mi opinias ke tia viro, kiel profesoro Moriarto, laŭiras la stratojn de Londono sendefiite.”

         “Kion do li faris?”

         “Lia kariero jam estas eksterordinara. Li estas de bona familio kaj estas bonege klera. Per la naturo oni dotis lin per rimarkinda matematika kapablo. Kiam li havis dudek unu jarojn, lia referaĵo pri la duterma teoremo[9] estis bone konata en Eŭropo. Per tiu ĉi li profesoriĝis en la matematiko ĉe unu el niaj pli malgrandaj universitatoj, kaj ŝajne estis brilega kariero antaŭ li. Sed li havis tre diablan heredan inklinon. La krimo estis en lia sango, kiu, anstataŭ modifita, estis igita infinite pli danĝera per la eksterordinaraj mensaj kapabloj. Gravaj famoj kolektiĝis ĉirkaŭ li en la universitata urbeto, kaj fine oni devigis, ke li demisiis de sia ofico. Li iris Londonon, kie li iĝis milita trejnisto. Tion la mondo sciis pri li, kaj mi diros al vi nun tion, kion mi mem eltrovis.

         “Kiel vi konscias, Vatsono, estas neniu, kiu konas la altrangan krimularon en Londono pli bone ol mi. Dum multaj jaroj mi konsciis pri iu potenco malantaŭ la fiuloj — profunda organizanta potenco, kiu ĉiam kontraŭstaras la leĝon, kaj ŝirmas la malbonfarantojn. Ree en diversaj kazoj pri falsado, pri ŝtelado, pri murdo — mi jam sentas ĉi tiun potencon, kaj mi jam deduktas ties agadon en multaj el tiuj krimoj nesolvitaj, pri kiu oni konsultis min. Dum jaroj mi penis forigi la kaŝantan vualon, sed fine alvenis la tempo, kiam mi ekkaptis mian fadenon kaj sekvis, ĝis kiam oni kondukis min spite al mil falsaj spuroj al Moriarto, la iama profesoro kaj matematika eminentulo.

         “Li estas la Napoleono de la krimo, Vatsono. Li estas la organizanto de duono da la fiaĵoj kaj da preskaŭ ĉiuj de tiuj, kiujn oni ne rimarkis en la granda urbo. Li estas geniulo, filozofo, abstrakta pensiulo. Lia cerbo estas unuarange. Li sidas senmove, kiel araneo, meze en sia araneaĵo, sed la araneaĵo havas mil da radiantaj fadenoj, kaj li bone konas la tremeton de ĉiu el ili. Li mem faras malmulte. Li nur planadas. Sed liaj agentoj estas multaj kaj bonege organizitaj. Ĉu oni devas fari krimon — ekzemple, ĉu estas dokumento ŝtelenda, ĉu domo rabenda, ĉu homo morte formovenda — oni pasas la vorton al la profesoro, la afero estas organizita kaj realigita. Oni povus kapti la agenton. Tiuokaze oni provizas monon por la kaŭcio aŭ por la leĝa defendo. Sed la centran potencon, kiu uzas la agenton, oni neniam kaptas — oni eĉ ne lin suspektas. Jen la organizo, kiun mi deduktas, Vatsono, kaj al kiu mi dediĉas mian tutan energion por malkaŝi kaj detrui.

         “Sed la protektiloj de la profesoro estis tiel ruze elpensitaj, ke kion ajn mi faris, ŝajnis neeble akiri evidentaĵon por la kortumo kontraŭ li. Vi scias miajn kapablojn, mia kara Vatsono, sed tamen post tri monatoj mi devis agnoski, ke fine mi trafas antagoniston, kiu min mense egalas. Mi perdis mian hororon pri liaj krimoj en mia admirado pri lia lerteco. Sed fine li faris eraron, nur tre etan eraron, sed eraron pli ol li povus elporti pro tio ke mi estis tiom proksime. Mi havis ŝancon. De tiam mi teksis mian reton ĉirkaŭ lin ĝis mi pretas nun lin kapti. Post tri tagoj, t.e. la venonta lundo — ĉio estas preta, kaj la profesoro, kun ĉiuj el la ĉefaj bandanoj, estos en la manoj de la polico. Estos la plej granda krima proceso de la jarcento, pli ol kvardek enigmojn oni klarigos, kaj ĉiuj bandanoj pendumos; sed se mi agas eĉ iomete antaŭtempe, vi komprenas min, ili eskapos el miaj manoj eĉ lastamomente.

         “Nu, se mi povus fari tion sen la scio de profesoro Moriarto, ĉio estus bone. Sed li estis tro ruza. Li vidis ĉion etapon, kiun mi faris por kapti lin. Ree li strebis eskapi, sed ĉiufoje mi trafis lin. Tiel mi diras, mia amiko, se oni povus rakonti pri ĉi tiu silenta lukto, ĝi estus la plej brilega ekzemplero de glavbatalo en la historio de la krimo. Neniam mi jam atingas tian altecon, kaj-matenon oni faris la lastan etapon, kaj post nur tri tagoj estis la afero finota. Mi sidis en mia ĉambro, kiam malfermiĝis la pordo, kaj antaŭ mi staris profesoro Moriarto.

         “Miaj nervoj estas pli-malpli fortaj, Vatsono, sed mi devas diri, ke mi estis ŝokita kiam mi vidis la viron mem, kiu estas tiom en miaj pensoj, staranta tie sur mia sojlo. Li estas tute konata al mi. Li estas tre altstatura kaj maldika. Lia brovo kupolas en blankan kurbon, kaj la du okuloj estas profunde sinkitaj en la kapon. Li estas senbarba, pala kaj askete aspekta. Li retenis iom de la profesoro en sia mieno. La ŝultroj kurbiĝas pro tro da studado, kaj la vizaĝo elstariĝas kaj ĉiam osciliĝas flanke al flanko en kurioze reptilia maniero. Li fikse rigardis min kun granda scivolemo en siaj faltitaj okuloj.

         “‘Vi havas malpli frontalan cerb-kreskadon ol mi atendis,’ li diris fine. ‘Estas danĝera kutimo fingroludi ŝarĝitan revolveron en la poŝo de tualeta robo.’

         “Fakte, kiam li eniris, mi tuj rekonis mian ekstreman personan danĝeron. Li povas eskapi nur, se li silentigis mian langon. Do tuj mi enpoŝigis la revolveron kaj celumis al li tra la ŝtofo. Ĉe liaj vortoj mi elpoŝigis la pafilon kaj metis surtablen. Li ankoraŭ ridetis kaj palpebrumis sed io en liaj okuloj ĝojigis min ke la revolvero estis tie.

         “‘Evidente vi ne konas min,’ diris li.

PROFESORO MORIARTO STARIS ANTAŬ MI

         “‘Male,’ mi respondis, ‘Mi opinias, ke estas evidente, ke mi ja konas vin. Sidiĝu, mi petas. Mi povas doni al vi kvin minutojn, se vi volas ion diri.’

         “‘Tio, kion mi deziras diri, jam venas en vian kapon,’ li diris.

         “‘Do eble mia respondo venis jam en la vian,’ mi respondis.

         “‘Ĉu vi staras fortike?’

         “‘Tutcerte.’

         “Li ekenpoŝigis la manon, kaj mi ekcelumis la revolveron. Sed li nur elpoŝigis notlibreton surskribitan per iuj datoj.

         “‘Vi transiris mian padon la 4an januaron,’ li diris. ‘La 23an vi ĝenis min; meze en februaro mi estis grave maloportunigita de vi; fine de marto mi estis tute malhelpita en miaj planoj; kaj nun je fino de aprilo mi trovas ke mi eble malliberiĝos per via persekutado. La situacio jam iĝas neeble.’

         “‘Ĉu vi volas ion proponi?’ mi demandis.

         “‘Vi devas ĉesi, s-ro Holmso,’ diris li oscilante la vizaĝon. ‘Vi ja devas ĉesi.’

         “‘Post lundo,’ mi diris.

         “‘Ta ta ta!’ diris li. ‘Mi tute certas ke inteligentulo, kiel vi, vidos ke povos esti nur unu rezulto de ĉi tiu afero. Vi devas rezigni. Vi jam agadas tiel, ke vi havas nur unu rimedon restantan. Ĝojigas min, vidi kiel vi traktas ĉi tiun aferon, kaj mi diras sen antaŭjuĝo, ke dolorigos min, se vi devigos min fari ekstreman rimedon. Vi ridetas, sinjoro, sed mi certigas vin ke mi tion vere faros.’

         “‘La danĝero estas parto de mia metio,’ mi rimarke diris.

         “‘Tio ne estas danĝero,’ li diris. ‘Estas neevitebla detruo. Vi baras la vojon, ne nur de unu homo, sed de potenca organizo, kies amplekso, eĉ kun via lerteco, vi ne povas kompreni. Vi devas malobstrukci, s-ro Holmso, aŭ oni piedtretas vin.’

         “‘Mi timas,’ mi diris ekstariĝante, ‘ke pro la plezuro de ĉi tiu interparolo mi malatentas gravan aferon, kiu atendas min alie.’

         “Li ekstariĝis kaj rigardis min silente, kapskuante malĝoje.

         “‘Nu, nu,’ diris li malĝoje. ‘Ŝajnas domaĝe, sed mi faris mian eblan. Mi scias ĉiujn viajn movojn. Vi ne povas fari ion antaŭ lundo. Estas jam duelo inter vi kaj mi, s-ro Holmso. Vi esperas meti min en la akuzitejon. Sed mi diras al vi, ke mi neniam staros en la akuzitejo. Vi esperas venki min. Mi diras al vi, ke vi neniam venkos min. Vi estas sufiĉe lerta detrui min. Certigu vin, ke mi penos detrui vin.’

         “‘Vi kelkfoje komplimentas min, s-ro Moriarto,’ mi diris. ‘Lasu min ankaŭ komplimenti vin, kiam mi diras, ke se mi certas pri la unua eventualaĵo, por la bono de la publiko, mi ĝoje akceptas la ĉi-lastan.’

         “‘Mi povas promesi al vi unu sed ne la alian,’ li minace grumblis, kaj tiam turnis sian kurbitan dorson al mi kaj forlasis strabante kaj palpebrumante el la ĉambro.

         “Jen mia kurioza intervjuo kun profesoro Moriarto. Mi devas diri, ke ĝi postlasis ion neplaĉan en la menso. Lia mola, preciza parolmaniero produktis konvinkon ke li estas sincera, kiun nura tirano ne povas produkti. Kompreneble, vi diros: ‘Kial ne police antaŭzorgi kontraŭ li?’ La kialo estas, ke mi estas tute konvinkita, ke la bato trafos per iu el liaj agentoj. Mi havas la plej bonajn provojn, ke tia okazos.”

         “Ĉu oni jam vin atakas?”


LI TURNIS SIAN KURBITAN DORSON AL MI

         “Mia kara Vatsono, profesoro Moriarto ne estas homo, kiu emas prokrasti. Mi eliris ĉirkaŭ meztage por trakti aferon en Oksforda strato. Dum mi pasis la stratangulo de la Bentikstrata ĝis Velbekstrata vojkrucejo, du-ĉevala kamiono zume preterpasis furioze kaj fulmorapide alproksimiĝis al mi. Mi eksaltis de la piedpado kaj savis min per nur ono de sekundo. La kamiono kuregis laŭ Marlibonvojeto kaj tuj malaperis. Post tio mi laŭiris la pavimon, Vatsono, sed dum mi iris laŭ Verstrato, oni faligis brikon de tegmento de unu el la domoj[10] kaj ĝi frakasiĝis ĝis fragmentoj ĉe miaj piedoj. Mi vokis policanojn, kiuj ekzamenis la lokon. Estis ardezaj ŝinkoj kaj brikoj amasitaj sur tegmento por iu riparado, kaj oni penis kredigi min, ke la vento faligis unu el ili. Kompreneble, mi scias kontraŭe, sed povas nenion pruvi. Mi veturiĝis per kabo post tio kaj atingis la ĉambrojn de mia frato en Palmalo, kie mi pasis la tagon. Nun mi venas al vi, kaj huligano atakis min per klabo. Mi frapfaligis lin, kaj la polico malliberigis lin; sed mi nepre devas diri al vi, ke oni ne povas trovi ligon inter tiu sinjoro, kiu vundtranĉis miajn fingroartikojn per siaj dentoj kaj la modesta matematika trejnisto, kiu solvis, mi certas, problemon sur kretotabulo dek du kilometrojn for. Do vi ne miros, Vatsono, ke mi unue fermis la ŝutrojn kiam mi eniris viajn ĉambrojn, kaj oni devigis min peti ke vi permesu min foriri per iu malpli elstara vojo ol la ĉefpordo.”

         Mi ofte admiris la kuraĝon de mia amiko, sed neniam pli ol nun, dum li sidis kviete kaj liste rakontis serion de okazaĵoj, kiuj kune devis fari tagon de hororo.

         “Vi pasos la nokton ĉi tie, ĉu ne?” mi demandis.

         “Ne, mia amiko, vi trovu, ke mi estos danĝera gasto. Mi jam faras mian planon, kaj ĉio estos bone. Aferoj jam tiom maturiĝas, ke mian helpon por la aresto oni ne bezonos, sed por la konvikto mi devos ĉeesti. Do estas evidente, ke estas pli bone, ke mi foriru dum la kelkaj tagoj antaŭ ol la polico povos agadi. Estas granda plezuro al mi, do, se vi kunvojaĝu kun mi kontinenton.”

         “La klientaro estas malgranda,” mi diris, “kaj miaj najbaroj estas komplezemaj. Plaĉas al mi kunvojaĝi kun vi.”

         “Kaj forlasi morgaŭ matenon, ĉu?”

         “Se necesas.”

         “Ho, jes, tre necesas. Do jen viaj instruaĵoj, kaj mi petegas, mia kara Vatsono, ke vi obeu laŭlitere pro tio ke ni kunludas danĝere kontraŭ la plej ruza fripono kaj la plej potenca krim-sindikato en Eŭropo. Aŭskultu! Vi alsendos tiujn valizojn, kiujn vi bezonos per fidela lakeo — sen sendadreso — al Viktoria stacidomo ĉi-nokton. Morgaŭ matenon vi vokos kabrioleton. Via lakeo elektos nek la unuan nek la duan, kiu sin prezentos. Vi eksaltos en la kabrioleton kaj veturos ĝis la Strand-fino de la Arkado Lovetero.[11] Transdonu la adreson al la kabisto sur papero, kaj petu ke li ĝin ne forĵetu. Antaŭpretu la veturprezon, kaj tuj kiam li haltos, kuru tra la Arkado tiel ke vi atingos la foran finon je kvarono post la naŭa. Vi trovos malgrandan duonkaleŝon ĉe trotuarrando. La koĉero vestiĝos per peza nigra mantelo kun ruĝe bordita kolumo. Enveturigu vin, kaj vi atingos Viktorian ĝustatempe por la kontinenta ekspreso.”

         “Kie mi renkontos vin?”

         “Ĉe la stacidomo. La duan unuaklasan vagonon de la fronto oni rezervos por ni.”

         “La vagono estos nia rendevuejo, ĉu?”

         “Jes.”

         Mi vane penis restigi Holmson ĉe mi dumnokte. Al mi evidentas, ke laŭ li li ĝenas la domon kie li restas, kaj tio instigis lin foriri. Post kelkaj hastaj vortoj pri la morgaŭa plano, li ekstariĝis kaj eliris kun mi en la ĝardenon. Li supergrimpis la muron apud Mortimera strato, kaj tuj fajfe vokis kabrioleton, kiun mi poste aŭdis foriri.

         Matene mi obeis la ordonojn de Holmso laŭlitere. Kabrioleton oni aranĝis per tia zorga maniero, ke ĝin oni ne povis antaŭprepari por ni. Mi veturis tuj post la matenmanĝo ĝis Arkado Lovetero, tra kiu mi laŭeble rapidis. Tre peza koĉero vestita en malhela mantelo atendis kun duonkaleŝo. Mi tuj eniris kaj li vipis la ĉevalon kaj ni klakade foriris ĝis Viktoria stacidomo. Post kiam mi elveturiĝis, li rapide foriris sen eĉ rigardo en mia direkto.

         Ĝis nun ĉio estis bone. Miaj valizoj atendis min, kaj mi facile trovis la vagonon, kiun Holmso jam priskribis, aparte pro tio ke ĝi sola estis markita “rezervita”. Mi estis anksie pro tio ke Holmso ne jam aperis. Laŭ la stacidoma horloĝo estis sep minutoj antaŭ la foriro de la vagonaro. Vane mi serĉis la suplan figuron de mia amiko inter aroj de vojaĝantoj kaj adiaŭantoj. Ne estis spuro pri li. Mi pasis kelkajn minutojn helpante maljunan italan pastron, kiu penadis komprenigi portiston per aĉe angla, ke liajn valizojn oni devas sendi Parizon. Tiam, rigardante ĉirkaŭ mi, mi revenis al mia kupeo, kie mi trovis ke malgraŭ mia bileto la portisto igis la kadukan italan pastron mia kunvojaĝanto. Senutilis klarigi ke li intrudas, ĉar mi scipovas la italan pli aĉe ol li la anglan. Do mi rezigne ŝultrolevis, kaj daŭris anksie serĉi mian amikon. Timego ekvenkis min kiam mi ekpensis ke lia foresto signifu ke iu bato superregis lin dumnokte. Jam oni fermis la pordon kaj fajfe signis la starton, kiam —

         “Mia kara Vatsono,” diris voĉo, “vi eĉ ne degnas saluti min ĉi-matenon.”


MIA KADUKA ITALA AMIKO

         Mi turnis min per senbrida miro. La maljuna ekleziulo turnis la vizaĝon en mia direkto. Dummomente la faltoj glatiĝis, la nazo fortiriĝis for de la mentono, la malalta lipo ĉesis elstari kaj la buŝo ĉesis tremi, la malhelaj okuloj reakiris la fajron, kaj la velkita figuro malvelkiĝis. La sekvantan momenton la tuta korpo denove disfaliĝis, kaj Holmso malaperis tiom rapide kiom li aperis.

         “Je l’ ĉielo!” mi ekkriis, “kiel vi surprizegis min!”

         “Ankoraŭ necesas ĉiu antaŭzorgo,” li flustre diris. “Mi certas ke oni proksime spurĉasas min. Ha, jen estas Moriarto mem.”

         La vagonaro jam startis dum Holmso parolis. Malantaŭe ekrigardante, mi vidis ke estis altstatura viro puŝante sin tra la homamaso, kaj svingante la manon kvazaŭ li deziris haltigi la trajnon. Tamen tro malfruas, ĉar ni rapide akcelis, kaj postmomente ni pafe foriris la stacidomon.

         “Spite al ĉiuj niaj antaŭzorgoj, vi vidas, ke li preskaŭ atingis min.” diris Holmso ridante. Li ekstariĝis kaj forĵetante la nigrajn sutanon kaj ĉapelon, kiuj formis la maskvestaĵojn, li formetis ilin en valizon.

         “Ĉu vi legis la matenon ĵurnalon, Vatsono?”

         “Ne.”

         “Vi ne iris Bakerstaton, ĉu?”

         “Ĉu Bakerstrato?”

         “Oni fajrigis niajn ĉambrojn hieraŭ nokton. Oni ne multe difektis.”

         “Je l’ ĉielo, Holmso, netolerebla!”

         “Ili jam devis mistrafi min post kiam oni arestis la klabiston. Tamen ili antaŭzorge gvatis ĉe vi, do Moriarto venis Viktorien. Vi ne povis fari eraron, ĉu?”

         “Mi faris precize laŭ viaj ordonoj.”

         “Ĉu vi trovis vian duonkaleŝon?”

         “Jes, ĝi atendis min.”

         “Ĉu vi rekonis vian koĉeron?”

         “Ne.”

         “Li estis mia frato Mikrofto. Estas avantaĝo tiaokaze dependi de parenco anstataŭ de dungito. Sed nun ni devas plani tion, kion ni faros pri Moriarto.

         “Pro tio ke la trajno estas ekspreso kaj tuj trafos la ŝipon mi emas opinii ke ni efektive lin eskapis.”

         “Mia kara Vatsono, vi evidente ne konscias pri tio, kion mi intencis, kiam mi diris ke oni devas taksi tiun homon je sama nivelo kiel mi mem. Vi ne povu opinii ke se mi estus la postkuranto, mi permesus min konfuziĝi per tiom malgranda obstaklo. Kial do vi taksas lin tiom mallerta?”

         “Kion li faros?”

         “Tion, kion mi farus.”

         “Kion do vi farus?”

         “Ĉarti specialan trajnon.”

         “Sed devus esti malfrue.”

         “Tute ne. Ĉi tiu vagonaro haltas ĉe Kanterburo,[12] kaj estas ĉiufoje duonhora resto ĉe la ŝipo. Li atingos nin tie.”

         “Oni opinius ke ni estas la krimuloj. Ni arestigu lin kiam li alvenos.”

         “Detruus la laboron de tri monatoj. Ni kaptus la grandan fiŝon sed la malgrandaj sagete eskapus for de la reto. Je lundo ni kaptos ĉiujn. Ne, aresto estas nepermesita.”

         “Kion, do?”

         “Ni eltrajniĝos ĉe Kanterburo.”

         “Kaj kion?”

         “Nu, ni devas transgrunde vojaĝi Novhavenon,[13] kaj tiam vojaĝi Diepo.[14] Denove Moriarto faros tion, kion mi farus. Li iros Parizon, trovos niajn valizojn, kaj gvate atendos dum du tagoj en la stacidomo. Dumtempe ni akiros du valizetojn, aĉete kuraĝigos la fabrikistojn de la landoj tra kiu ni vojaĝos kaj malhaste iros en Svislandon, tra Luksemburgo kaj Bazelo.”

         Ĉe Kanterburo, do, ni eltrajniĝis, kaj trovis ke ni devis resti unu horon antaŭ ol ni povis entrajniĝi por Novhaveno.

         Mi ankoraŭ bedaŭre rigardis la rapide malaperantan bagaĝovagonon, kiam Holmso ektiris mian manikon kaj fingromontris laŭ la fervoja trako.

         “Jam — vidu,” diris li.

         Fore el la Kenta[15] arbaro leviĝis maldensa fumo. Post minuto lokomotivo kaj vagono rapidegis laŭ la kurbo kondukanta stacidomon. Ni preskaŭ ne havis sufiĉe da tempo kaŝi nin malantaŭ amaso da valizoj, kiam bruege preterpasis la speciala, ĵetante varmegan aeron en niajn vizaĝojn.

         “Jen,” diris Holmso dum ni rigardis la vagonon svingantan kaj balancantan laŭ la reloj. “Vidu, estas limo al la inteligenteco de nia amiko. Estus coup-de-maître[16] se li deduktus tion, kion mi deduktis kaj laŭe agis.”

         “Kaj kion li farus, se li atingus nin?”

         “Sendube li mortige atakus min. Sed tio estas ludo, en kiu du homoj povas partopreni. Nu ni devas nin demandi, ĉu ni manĝu malfrue, aŭ ĉu risku malsati antaŭ ol ni atingos bufedon ĉe Novhaveno.”


LA SPECIALA BRUEGE PRETERPASIS

         Ni iris Bruselon tiun nokton kaj tie pasis du tagojn. La trian tagon ni iris Strasborgon.[17] Lundon matene telegrafis Holmso al la Londona polico kaj tiun vesperon ni trovis la respondan telegramon atendantan ĉe nia hotelo. Holmso forŝiris la kovrilon kaj kun amara sakro forĵetis ĝin en la kradon.

         “Mi devus tion scii!” li ĝeme diris. “Li jam eskapas!”

         “Ĉu Moriarto?”

         “Ili kaptis la tutan bandon krom li.[18] Li jam eskapas. Kompreneble kiam mi postlasis la landon, estis neniu kiu povis sukcese batali kontraŭ li. Sed mi opiniis ke mi jam pretigis ilin venki lin. Mi opinias ke vi devas reveni Londonon, Vatsono.”

         “Kial?”

         “Pro tio ke vi trovos ke mi estas nun danĝera kunulo. Oni forprenis lian okupadon. Oni ja kaptos lin se li revenus Londonon. Se mi prave scias lian karakteron, li dediĉos sian tutan potencon venĝi sin kontraŭ mi. Tion li pli-malpli diris dum nia mallonga intervjuo, kaj mi imagas ke tion li intencas. Mi certe rekomendas, ke vi revenu al via praktiko.”

         Tio estis apenaŭ sukcesa petego al iu kiu estis malnovaj kampanjanto kaj kunulo. Ni sidis en la Strasborga salle-à-manger[19] disputante la punkton dum duonhoro, sed tiun saman nokton ni rekomencis nian vojaĝon al Ĝenevo.

         Dum ĉarma semajno ni vagadis tra la Rodana Valo, tiam forforkiĝante ĉe Leŭko,[20] ni iris tra la montpasejo Gemo,[21] ankoraŭ profunde kovrita per neĝo, tra Interlakeno,[22] ĝis Majningeno.[23] Estis bela vojaĝo — la delikata verdo de la printempo sube kaj la virga blanko de la vintro supre; sed al mi estis klare, ke Holmso eĉ ne unu momenton forgesis la ombron trans sia pado. Tion en la homecaj Alpaj vilaĝoj aŭ en la solecaj montpasejoj mi povis ankoraŭ vidi pro tio ke li rapide fiksrigardis kaj skrutiniis ĉiun preterpasantan vizaĝon, kaj li certe konvinkiĝis, ke kien ajn ni iru, ni ne povas eskapi la spurantan danĝeron.

         Unufoje, mi memoras, dum ni preterpasis la Gemon, kaj piediris laŭ la bordo de la melankolia Daŭbenlago,[24] granda ŝtono dislokiĝis de la firsto dekstre kaj bruege falis en la lagon malantaŭ ni. Tuj Holmso supren kuris al la firsto, kaj starante sur alta pinto, ĉirkaŭe rigardis. Vane nia gvidanto certigis lin, ke ŝtonoj ofte falis dumprintempe ĉe tiu loko. Li diris nenion, sed li ridetis en mia direkto kun la mieno de iu, kiu vidis la plenumon de tio, kion li jam atendas.

         Kaj malgraŭ ĉiom da sia gardemo li neniam estis deprimita. Kontraŭe mi ne povas memori, ke li iam ajn estis tiom gaj-anime. Ree li revenis al la fakto ke se oni povus certigi lin, ke oni forliberigas la societon for de profesoro Moriarto, li ĝoje konkludus sian propran karieron.

         “Mi opinias ke mi eĉ asertu, Vatsono, ke mia vivo ne estas tute vana,” li rimarke diris. “Se mian registron oni fermus ĉi-nokton, mi povus ankoraŭ ĝin rigardi per egalanimeco.[25] La aero de Londono estas pli dolĉe pro mia ĉeesto. En pli ol mil kazoj mi ne konscias ke mi malprave uzis miajn kapablojn. Lastatempe oni tentas min esplori la problemojn provizitajn de la naturo anstataŭ tiujn supraĵojn provizitajn per la artefarita stato de nia societo. Viaj memoraĵoj atingis finon, Vatsono, en la tago, kiam mi kronos mian karieron per la ekkapto aŭ formorto de la plej danĝera kaj plej kapabla krimulo en Eŭropo.”


GRANDA ŜTONO BRUEGE FALIS

         Mi resumos, sed tamen precize, rilate al la cetero, kion mi rakontas. Tio ne estas temo pri kio mi volante emfazas, sed tamen mi konscias ke estas mia devo ne forigi iun ajn detalon.

         Estis la 3a majo, kiam ni atingis la malgrandan vilaĝon Majringenon, kie ni gastiĝis ĉe la Englischer Hof, kiu tiutempe proprietiĝis de Petro Ŝtajlero[26] la pli maljuna. Nia luiganto estis inteligentulo kiu bone scipovis la anglan pro tio ke li servis tri jarojn kiel kelnero ĉe Hotelo Grosvernero[27] en Londono. Laŭ lia konsilo, la postmatenon de la 4a ni ekiris kune, celante transiri la montetojn por pasi la nokton en la vilaĝeto Rozenlaŭio.[28] Oni eksplicite ordonis al ni, tamen, ke ni nepre ne mistrafi la kaskadon de Rajkenbako,[29] kiu estas ĉirkaŭ meze laŭ la vojo, kaj kiun oni devas atingi per ĉirkaŭirado por ĝin rigardi.

         Estas ja timega loko. La torento ŝvelita per geliganta neĝo plonĝiĝas en grandegan abismon, el kiu la ŝpruco supren rolis kiel la fumo de bruliganta domo. La ŝakto en kiun la rivero sin ĵetas estas enorma abismo tegita per briletaj karbo-nigraj ŝtonoj, kaj mallarĝiĝante en kremiĝantan boliĝantan kavegon nekalkuleble profundan, kiu ĝisrande superakvas kaj pafe ĵetas la fluon super sian noĉitan lipon. La longa fasko de verda akvo bruegante eterne suben. Ni staris ĉerande suben strabante la brileton de la ŝaŭmondoj malproksimaj kontraŭ la nigraj ŝtonoj, kaj aŭskultante la duonhoman krion, kiu tondras supren kun la ŝpruco el la abismo.

         Oni tranĉkonstruis la padon duone ĉirkaŭ la akvofalo por provizi plenan vidaĵon, sed ĝi subite finiĝis kaj la marŝanto devas reveni per sama vojo. Ni jam turnis por reveni kiam ni vidis svisan knabon kurantan kun letero en la mano. La letero portis la leterokapon de la hotelo, kiun ni ĵus postlasis kaj estis adresita al mi de la luiganto. Ŝajnis ke ene de kelkaj minutoj post kiam ni foriris, alvenis anglino kiu estis en la fina etapo de la ftizo. Ŝi dumvintre restis ĉe Placo Davos[30] kaj nun vojaĝis por renkonti siajn amikojn ĉe Lucerno, kiam ŝi subite hemoragiis. Oni opiniis, ke ŝi apenaŭ vivos kelkajn horojn plu, sed ŝi ege komfortiĝas se angla kuracisto prizorgas ŝin, kaj se mi revenas, k.t.p. La bona Ŝtajlero certigis min en postskribo ke li mem taksas mian konformiĝon kiel tre granda favoro pro tio ke la sinjorino nepre rifuzas la helpon de svisa kuracisto, kaj li devas nur senti ke li altiras sur sin grandan respondecon.

         La petegon oni ne povis malatenti. Estis neebla rifuzi la peton de samlandanino mortanta en fremda lando. Tamen mi hezitis forlasi Holmson. Fine ni decidis, ke la juna svisa mesaĝisto restu ĉe Holmso kiel gvidanto kaj kunulo dum mi revenas al Majringeno. Mia amiko estas restonta iom da tempo ĉe la akvofalo, li diris, kaj tiam li iros super la monteton ĝis Rozenlaŭio, kie ni rendevuos tiun vesperon. Mi forturnis de Holmso, kiu rigardis la torenton kun lia dorso kontraŭ ŝtono kaj la brakoj kunmetitaj. Tio estis la fina fojo, ke mi estis destinita lin vidi en ĉi tiu mondo.

         Kiam mi alproksimiĝis al la fundo de la descendo, mi rigardis malantaŭe. De tiu loko estis neeble vidi la akvofalojn, sed mi povis vidi la kurbitan padon, kiu serpentas super la ŝultron de la montetoj kaj kondukas al ili. Laŭ tiu vojo estis viro, mi memoris, irante tre rapide.

         Mi povis vidi lian nigran formon kontraŭ la verda fono. Mi rimarkis lin, kaj la viglan irmanieron, sed li forpasis el mia memoro dum mi hastis pro mia irtasko.

         Estis iomete pli ol horo antaŭ ol mi atingis Majringenon. Maljuna Ŝtajlero staris sur la porĉo de la hotelo.

         “Nu,” mi diris, dum mi hastis supren. “Mi esperas, ke ŝi ne plu malsaniĝas.”


HOLMSO RIGARDIS LA TORENTON

         Surprizita aspekto pasis super lia vizaĝo, kaj kun la unua tremeto de lia brovo mia koro iĝis plumbo en mia brusto.

         “Ĉu vi ne skribis tiun?” mi diris, montrante la leteron. “Ĉu vi ne gastigas anglan malsanulinon en la hotelo?”

         “Certe ne!” li ekkriis. “Sed ĝi portas la leterokapon de la hotelo! Ha, la altstatura angla sinjoro, kiu alvenis ĵus post kiam vi foriris, devis ĝin skribi. Li diris —”

         Sed mi ne atendis la klarigon de la luiganto. Per tremeto da temo jam mi kuris laŭ la vilaĝa strato, kaj celis la padon, de kiu mi ĵus descendis. Mi descendis dum horo. Spite al mia plej bona penado, estis du horojn antaŭ ol mi trovis min ĉe kaskado Rajkenbako denove. Estis la Alpa bastono de Holmso, kiun oni apogis kontraŭ ŝtono, kie mi lin jam postlasis. Ne estis spuro pri li, kaj vane mi laŭtkriis. La sola respondo estis mia propra voĉo reeĥante de la klifoj ĉirkaŭ mi.

         Estis la vidaĵo de la Alpa bastono kiu frostigis kaj malkvietigis min. Li ne jam iris Rozenlaŭion do. Li restis sur la pado kun la apika muro unuflanke kaj la apika krutaĵo aliflanke ĝis lia malamiko atingis lin. La juna svisulo ankaŭ ne estis tie. Li ŝajne estis dungito de Moriarto kaj postlasis la du virojn kune. Kaj do, kio okazis? Kiu povas do rakonti tion, kio okazis?

         Mi staris momenton por kvietigi min, ĉar mi estis stupora pro hororo. Tiam mi komencis pensi pri la metodoj de Holmso kaj apliki ilin por diveni ĉi tiun tragedion. Bedaŭre ne estis malfacile. Dum nia interparolo ni iris ĝis la fino de la pado, kaj la Alpa bastono markis la lokon kie li jam staris. La nigra grundo estis ĉiam mola pro la daŭra ŝpruco kaj eĉ birdo postlasus piedsignojn tie. Klare estis du aroj de piedsignoj laŭ la fora fino de la pado, ambaŭ kondukante fore. Neniu revenis. Kelkajn metrojn for de la fino la grundon oni tute plugis ĝis koto, kaj la arbustoj kaj la filikoj apud la padon estis difektitaj kaj kotigitaj. Mi kuŝis min surventre kaj superstrebis kun ŝpruco ĵetante ĉirkaŭ mi. Ekde kiam mi forlasis, estis pli malheligita, kaj nun mi povis vidi jen kaj jen la briletantan malsekecon sur la nigraj muroj, kaj malproksime ĉe fino de la fasko da akvo la movon de la akvo. Mi laŭtkriis. Sed nur tiu duonhoma krio de la akvofalo revenis al la oreloj.

         Sed oni destinis ke mi antaŭ ĉio havu finan salutovorton de mia amiko kaj kunulo. Mi jam diras ke lian Alpan bastonon oni forlasis starantan kontraŭ elstaranta ŝtono apud la pado. De la supro de ĉi tiu roko brila glimeto kaptis miajn okulojn kaj ŝirmante la okulojn per la mano mi trovis ke estis arĝenta cigaredujo, kiun li ĉiam portis. Kiam mi alprenis ĝin, desube papereto papilume falis grundon. Kiam mi malfaldis, mi trovis ke ĝi konsistis el tri paĝoj forŝiritaj el lia notlibro kaj adresitaj al mi. Estis tipe de la homo ke la ordonoj estis precizaj kaj la skribaĵo estis firma kaj klara, kvazaŭ li skribis en sia studejo.

         “MIA KARA VATSONO [ĝi tekstis]: — Mi skribis ĉi tiujn malmultajn vortojn per la komplezo de s-ro Moriarto, kiu atendas mian oportunecon por la fina diskuto pri la punktoj inter ni. Li jam resumas pri la metodoj per kiuj li evitis la anglan policon kaj sciigis sin pri niaj agoj. Tiuj certe konfirmas la tre altan opinion, kiun mi formis pri liaj kapabloj. Plaĉas al mi pensi, ke mi povos forliberigi la societon for de lia plua efiko, kvankam mi timas ke estas kontraŭ kosto, kiu dolorigas miajn amikojn, kaj aparte vin, mia kara Vatsono. Mi jam klarigas al vi tamen, ke ĉiuokaze mia kariero atingas sian krizon, kaj neniu konkludo plaĉas al mi pli ol tiu. Jes ja, se mi plene konfesas, mi estis tute konvinkita ke la letero sendita de Majringeno estis ruzo, kaj mi permesis vin foriri pro tiu irtasko, kvankam mi certis pri la sekvo. Diru al inspektoro Patersono ke la dokumentoj, kiujn li bezonos por konvikti la bandon, estas en faketo M en blua kovrilo kaj surskribita “Moriarto”. Mi faras dispozionon pri miaj havaĵoj antaŭ ol ni foriris Brition kaj tiun transdonis al mia frato Mikrofto. Salutu por mi s-inon Vatsonon, mi petas, kaj kredu, mia kunulo, ke elkore salutas vin via amiko, — ŜERLOKO HOLMSO.”

         Malmultaj vortoj sufiĉas por rakonti la ceteron. Esploro de spertuloj forprenis dubon ke persona konkurso inter la du viroj finiĝis, kiel ĝi certe devis finiĝi en tia afero. Ili interluktante ŝanceliĝis super la krutaĵon. Oni nepre sensukcesis regajni la korpojn, kaj tie, profunde en la teruriga kaldrono de kirlanta akvo kaj boliganta ŝaŭmo, restas eterne la plej danĝera krimulo kaj la plej eminenta ĉampiono de la leĝo de sia generacio. La svisa junulo malaperis, kaj sendube li estis unu el la multaj agentoj dungitaj de Moriarto. Rilate al la bando oni memoras kiel tute la evidentaĵoj de Holmso malkaŝis ilian organizon, kaj kiel peze la mano de la mortinto premis ilin. Rilate al ilia teruriga ĉefo oni prezentis malmultajn detalojn dum la proceso, kaj se oni nun devigas min fari klaran deklaron pri lia kariero, estas tiuj malmoderaj ĉampionoj, kiuj jam penas klarigi lian memoron per atako kontraŭ tiu, kiun mi ĉiam taksas la plej saĝan homon, kiun mi jam konas.[31] [32]


LA MORTO DE ŜERLOKO HOLMSO


Notoj:

Multaj notoj eltiritaj el The Annotated Sherlock Holmes (La prinotita Ŝerloko Holmso),William S. Baring-Gould kaj The Sherlock Holmes Atlas [La atlaso pri Ŝerloko Holmso]

[1]           Etudo en Skarlato [angle, A Study in Scarlet] — La unua romano pri Ŝerloko Holmso verkita por la Kristnaska jarlibro de Beeton [Beeton’s Christmas Annual] en 1887. Vidu elĉerpaĵon el la dua ĉapitro ĉi tie [Sub la titolo Studo en Skarlato tradukita de la forpasinta W. D. B. (Dez) Hackett, iama ĉef-delegito en Kanado de UEA.

[2]           Vidu La mararmea traktato tradukita de Domink Cornice ĉi tie.

[3]           La Journal de Genève — Ĵurnalo de Ĝenevo.

[4]           ... depeŝo de Reŭtero [angle, dispatch from Reuters] — La novaĵa agentejo Reŭtero fondita en Londono en 1851 de Paŭlo Julio Reŭtero [Paul Julius Reuter]. Rapide la kompanio estigis mondskalan reputacion kiel unuaranga fonto de rapida, fidela kaj nepartizana novaĵo. (Vidu la anglan fonton de ĉi tiu informo ĉi tie ).

[5]           Tri kazoj — la tri kazoj estas La aventuro de visteria kampara loĝejo, Arĝenta haŭtmakulo kaj La aventuro de la berila kornedo [t.e. The Adventure of Wisteria Lodge, Silver Blaze, kaj The Adventure of the Beryl Cornet].

[6]           Narbono kaj Nimo [Narbonne kaj Nîmes] — du francaj urboj. Narbono estas konata por mielo. Eble Holmso interesiĝis pri la abelobredado tie.

[7]           Aero-pafilo — Armilo kiu ĵetas pafaĵon per kunpremita aero. Oni devas ne konfuzi la aero-pafilon menciitan de Holmso kaj la similan pafilon konatan de la Usona junulo. S-ro William Percival rimarkis en “Ŝerloko Holmso kaj Aero-Pafiloj” [Sherlock Holmes and Air Rifles], “la unua konata ekzemplero de aero-pafilo estis la unu-kamera modelo farita de Günter de Nurenburgo en 1530. Aliaj pafilistoj prilaboris multe-kamerajn aero-pafilojn (Lobsinger, 1550 kaj Mavin, 1660). Dumbler faris aero-pafilon tiom potenca ke per ĝi oni povis trapenetri 2,5 centimetrojn da ligno, sed oni taksis ĝin tiom danĝera ke la fabrikon oni malpermesis.

[8]           Ĥemiaj esploroj — fakte kiam Holmso fine emeritiĝis de sia krimodetektiva kariero (1903), li esploris la filozofion kaj la agrokulturon.

[9]           Duterma teoremo — Efektive la duterma teoremo estas temo por la mezlerneja studanto. Eble Vatsono misaŭdis aŭ mismemoris la vortojn de Holmso.

LA DUTERMA TEOREMO

[10]           Unu el la domoj — Eble la domo estis la granda magazeno “Marshall kaj Seagrave” fonditia en 1837 en Oksforda strato.

[11]           Arkado Lovetero [Lowther Arcade] — konstruita en 1831, s-ro Michael Harrison skribis, “La ekzilita Louis Philippe emis promenadi tra la Arkado kaj okulumi la belajn komizinojn kiuj estis la ĉefaj allogaĵoj de tiu Viktorian bazaro.”

[12]           Kanterburo [Canterbury] — “la patrino de Anglio”, urbo en graflando Kento bone konata pro la katedralo, kaj la sidejo de la ĉefepiskopo de Kanterburo, la ĉefekleziulo de la Eklezio de Anglio.

[13]           Novhaveno — marhaveno en la suda graflando Susekso [Sussex].

[14]           Diepo [Dieppe] — marhaveno en norda Francio.

[15]           Kento [Kent] — graflando en sud-orienta Anglio kun vastaj arbaroj kaj multe da agrokulturo.

[16]           Coup-de-maître — franca esprimo kiu signifas “majstrotuŝo”.

[17]           Strasburgo [Strasbourg] — urbo en sud-okcidenta Germanio.

[18]           Holmso iomete eraris pro tio ke almenaŭ unu bandano eskapis la policon, t.e. kolonelo Sebastano Morano, kiun Holmso trafos en la sekvanta rakonto, “La aventuro de la vaka domo” [The Adventure of the Empty House].

[19]           Salle-à-manger — franca esprimo kiu signifas “manĝoĉambro”, t.e. la manĝoĉambro de ilia hotelo.

[20]           Leŭko [Leuk] — malnova kaj tre pitoreska urbeto en sud-okcidenta Svislando apud la rivero Rodano.

[21]           Montpasejo Gemo [Gemmi Pass] — frekvente vizitita montpasejo en sud-okcidenta Svislando, altecon 2330 metrojn.

[22]           Interlakeno [Interlaken] — populara turisma urbo meze en Svislando.

[23]           Majringeno [Meiringen] — vilaĝo kaj turisma loko meze en Svislando apud la rivero Aro [Aar].

[24]           Daŭbenlago [Daubensee] — malgranda lago en sud-okcidenta Svislando apud la supro de la montpasejo Gemo.

[25]           S-ro Morris Rosenblum proponis ke “Ŝerloko evidente pripensis la konvenajn lineojn de la Odoj de Horacio.“Aequam memento rebus in arduis/Servare mentem...” Odoj, 11,3. “Memoru, retenu vian ‘egalanimecon’ kiam perturbata.”

[26]           Petro Ŝtajlero [Peter Steiler] la plimaljuna. “Ekzistas neniu Hotelo Englischer Hof [Esperante, Angla gastejo] hodiaŭ,” diris s-ro Michael C. Kaser, “sed estas Ŝtajneroj [Steiners] en Majringeno (eble Vatsono eraris pri la nomo).”

[27]           Hotelo Gosvernero [Grosvernor Hotel] — konstruita en 1861 en la Bukinghamo-Palaca vojo apud Viktoria stacidomo.

[28]           Rozenlaŭio [Rosenlaui] — vilaĝeto meze en Svislando sur la bordo de la rivero Rajkenbako [Reichenbach] preskaŭ 2 kilometrojn for de Majringeno, altecon 610 metrojn. Rozenlaŭio estas almenaŭ trihora marŝado for de Majringeno.

[29]           Kaskado Rajkenbako [The Reichenback Falls] — konata serio de akvofaloj sur la rivero Rajkenbako, flankrivero de la Aro [Aar]. La plimalalta akvofalo estas dek-minuta piediro for de Majringeno kaj la impona centra akvofalo — la Akvofalo Keselo [Kessel Fall] estas kvarona-hora piediro plialta. Per plua duonhora piediro per mallarĝa pado oni povas atingi la plialtan akvofalon de kie la tutan kaskadon oni povas vidi.

[30]           Placo Davos [Davos Platz] — vilaĝeto en orienta Svislando. La ĉefa loĝloko en la valo Davos. La bona klimato tre taŭgas por tiu, kiu malsaniĝis pro la ftizo.

[31]           S-ro Morris Rosenblum skribis, “la vortoj de Vatsono eĥas la finan alineon en la Phaedo de Platono pri la morto de Sokrato: “Jen estas la fino, Eĥekreteso, de nia amiko, kiu estis, tiel oni diru pri ĉiuj el lia tempo, kiujn ni jam konas — la plej bona kaj plej saĝa kaj plej justa homo.”

[32]           Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la Kazolibro pro tio ke ĉi tiujn rakontojn oni tiutempe ne kolektis libroforme). Doyle elektis dek du, el kiuj li rangigis la novelon La fina problemo numero 4.