LA AVENTURO DE LA DANCANTOJ
de kavaliro Arthur Conan Doyle

[ORIGINALA TITOLO: THE ADVENTURE OF THE DANCING MEN]

desegnaĵoj de Sidney Paget

el la angla tradukis Darold Booton


Holmso silente sidiĝis iom da tempo kun sia longa svelta dorso kurbigita super ĥemia ujo en kiu li faris aparte odoraĉan produkton. Lia kapo sinkiĝis surbruste, kaj laŭ mi li aspektis kiel stranga magra birdo kun malhela griza plumaro kaj nigra hupo.

         “Do, Vatsono,” diris li subite, “ĉu vi ne proponas investi en Sud-Afrikaj obligacioj?”

         Mi eksaltis pro mirego. Mi alkutimiĝis al la kurioza lerteco de Holmso, sed ĉi tiu subita entrudo en miaj plej intimaj pensoj estis tute ne klarigeble.

         “Kiel diable vi scias tion?” mi demandis.

         Li turnis sin sur sia skabelo kun vaporiĝa provtubo en la mano kaj petolema glimbrilo en la okuloj.

         “Nu, Vatsono, konfesu, ke vi estas tute konsternata,” diris li.

         “Mi tiele konfesas.”

         “Mi devus igi vin subskribi al tio.”

         “Kial?”

         “Ĉar post kvin minutoj vi diros ke tio estas absurde simpla.”

         “Mi certas ke tian mi ne diros.”

         “Vi vidu, mia kara Vatsono” — li enrakigis la provtubon kaj komencis lekcii per mieno de profesoro antaŭ klasanoj — “ne estas tre malfacile rekonstrui serion de induktoj, ĉiu el ili dependa de la ĉi-antaŭa kaj ĉiu en si mem simpla. Se, tiel farante, oni kaŝas la mezserion de induktoj kaj prezentas nur la komencopunkton kaj konkludon, oni produktu konsternantan, kvankam eble meretricecan efikon. Nu, ne estas malfacile per inspektado de la foldo inter viaj maldekstra montrofingro kaj dikfingro por esti certe ke vi ne proponas investi vian malgrandan kapitalon en la orominoj.”

         “Mi ne komprenas la rilaton.”

         “Eble ne; sed mi povas rapide montri la rilaton. Jen la mankantaj eroj de tre simple ĉeno: 1. Kretopolvo estis inter la maldekstra montrofingro kaj dikfingro kiam vi revenis de la klubo lastan vesperon. 2. Vi metas kreton tie kiam vi bilardas por stabiligi la bastonon. 3. Vi bilardas nur kun Turstono.[1] 4. Antaŭ kvar semajnoj vi diris al mi, ke Turstono havas opcion pri Sud-Afrika propraĵo, kiu eksvalidiĝos post monato, kaj en kiu li deziras ke vi kunhavos kun li. 5. Vian ĉeklibron oni forŝlosis en mia tirkesto, kaj vi ne jam petas la ŝlosilon. 6. Vi ne proponas tiele investi vian monon.”

         “Kiel absurde simpla!” mi kriis.

         “Ĝuste!” diris li iomete ĉagrenata. “Ĉiu problemo iĝas tre infaneca kiam fine oni klarigas. Jen estas alia ne jam klarigita. Kion vi komprenas pri tio, amiko Vatsono?” li ĵetis paperon surtablen, kaj returnis sin al sia ĥemia analizo.

         Mi mirege rigardis la absurdajn hieroglifojn sur la papero.

         “Nu, Holmso, estas infana desegnaĵo,” mi kriis.

         “Ho, tiele vi opinias!”

         “Kiu alia ĝi povas esti?”

         “Tion s-ro Hiltono Kubito de Rajdingtorpa Domego,[2] Norfolko anksie deziras scii. Ĉi tiu eta enigmo venis per la unua poŝto, kaj li estis venonta per sekvanta vagonaro. Jen la sonorilo, Vatsono. Mi ne estas surprizata se estas li.”

         Oni aŭdis pezajn surŝtuparajn paŝojn kaj tuj eniris altstatura ruĝhaŭta razita sinjoro, kies klaraj okuloj kaj ruĝaj vangoj atestis al vivo malproksima al la nebuloj ĉe Bakerstrato. Li ŝajnis venigi bloveton de la forta, freŝa aero de la orienta marbordo kiam li eniris. Manpremante nin li estis eksidonta sin, kiam liaj okuloj trovis la paperon kun la kuriozaj figuroj, kiun mi ĵus ekzamenis kaj surtable lasis.

         “Nu, s-ro Holmso, kion vi opinias pri tio?” li kriis. “Oni diras ke vi ŝatas strangajn enigmojn kaj mi ne opinias ke vi povas trovi pli strangajn ol tio. Mi sendis la paperon antaŭ mi por ke vi havu tempon por ekzameni ĝin antaŭ ol mi venas.”

         “Ĝi certe estas kurioza afero,” diris Holmso. “Unuavide ŝajnis ia infana petolaĵo. Ĝi konsistas el kelkaj absurdaj malgrandaj figuroj dancantaj trans la papero. Kial vi grave taksas tiom groteskan aferon?”

         “Mi ne, s-ro Holmso, sed mia edzino. Ŝi ĝismorte teruras. Ŝi diras nenion, sed mi povas vidi la teruron en ŝiaj okuloj. Do mi deziras eltrovi la kialon.”


HOLMSO LEVIS LA PAPERON EN LA SUNLUMON.

         Holmso levis la paperon por ke la sunlumo plene brilu sur ĝi. Ĝi estis paĝo elŝirita el kajero. La markojn oni perkrajone faris, kaj ĝi tekstis:[3]

 

         Holmso ekzamenis iom da tempo, kaj tiam faldante la paperon metis en sian poŝlibron.

         “Tio ŝajnas interesiga kaj nekutima kazo,” diris li. “Vi donis kelkajn detalojn en via letero, s-ro Hiltono Kubito, sed mi estas tre dankema se vi denove rakontu al mia amiko d-ro Vatsono.”

         “Mi estas mallerta rakontulo,” diris nia vizitanto, nervoze kunpremante la grandajn fortajn manojn. “Vi devas demandi al mi pri iu ajn neklara. Mi komencas je la tempo de mia edziĝo lastan jaron, sed unue mi volas sciigi vin, ke kvankam mi ne estas riĉulo, mia familio estas ĉe Rajdingtorpo dum kvin jarcentoj, kaj estas ne pli bone konata familio en graflando Norfolko. Lastan jaron mi venis al Londono por la Jubileo[4] kaj mi gastis ĉe pensiono en Placo Ruselo,[5] ĉar Parkero, la pastro en nia paroĥo, ankaŭ tie gastis. Estis juna usonanino tie — Patriko estas la nomo — Elsa Patriko. Iel ni amikiĝis ĝis antaŭ ol la monato finiĝis mi estis tiel enamiĝinta kiel eble. Ni geedziĝis kviete ĉe registrejo, kaj ni revenis al Norfolko kiel geedzparo. Vi devu taksi min freneze, s-ro Holmso, ke viro de bona malnova familio edzinigu virinon tiamaniere, ne sciante pri ŝia antaŭa vivo aŭ pri ŝia familio, sed se vi vidus ŝin kaj konus ŝin, vi devus kompreni.

         “Ŝi estis tre honesta pri tio, estis Elsa. Ŝi donis al mi ĉiun oportunon por malfianĉiĝi se mi tiele deziris. ‘En mia vivo mi havis iom da malagrablaj asocioj,’ ŝi diris. ‘Mi deziras forgesi ĉion. Mi preferas neniam aludi la pasintecon, ĉar ĝi estas tre doloriga al mi. Se vi edzinigas min, vi edzinigas virinon kiu ne devas persone honti; sed vi devas esti kontenta per mia promeso, kaj lasu min silenti pri mia pasinteco. Se ĉi tiu kondiĉo estas malfacile, revenu al Norfolko, kaj lasu min en la soleca vivo en kiu vi trovis min.’ Estis nur la tago antaŭ la geedziĝo, kiam ŝi diris tiujn vortojn. Mi diris al ŝi ke mi kontentiĝas edzinigi ŝin sub tiu kondiĉo.

         “Nu, ni geedziĝas unu jaron, kaj ni estas tre feliĉe. Sed antaŭ ĉirkaŭ monato, je fino de junio, mi vidis la unuan signon pri agitito. Iun tagon mia edzino ricevis leteron el Usono. Ŝi ĝismorte paliĝis, legis la leteron kaj ĵetis ĝin en la fajron. Poste ŝi faris neniun aludon, kaj mi ankaŭ ne aludis, ĉar mi faris promeson, sed de tiam ŝi estis maltrankvila. Ŝi aspektas timema kvazaŭ ŝi atendas ion. Pli bone se ŝi fidas al mi. Ŝi trovos ke mi estas ŝia plej bona amiko. Sed ĝis ŝi parolos, mi povos diri nenion. Memoru, ke ŝi estas verema, s-ro Holmso, kian ajn malfeliĉon ŝi spertis antaŭe ŝi ne estas respondeca. Mi estas simpla Norfolka bienulo, sed neniu en Anglio taksas sian familian honoron pli altvalore ol mi. Tion ŝi bone scias, kaj tion ŝi sciis antaŭ ol ni geedziĝis. Ŝi neniam nocas tion — pri tio mi certas.

         “Nu, jen la stranga parto de la rakonto. Antaŭ ĉirkaŭ semajno — estis mardo lastan semajnon — mi trovis ion sur fenestra sojlo — plurajn absurdajn etajn dancantojn kiel tiujn surpaperajn. Ilin oni perkrete skribaĉis. Mi opiniis ke la stabloknabo desegnis ilin, sed li ĵuras ke li scias nenion pri ili. Iel ajn, ili aperis dum nokto. Mi forpurigis ilin, kaj mi nur menciis la aferon al mia edzino poste. Al mia surprizo, ŝi taksis tion tre grave, kaj petegas ke mi sciigu ŝin se aliaj aperos. Nenio aperis dum la venonta semajno kaj tiam hieraŭan matenon mi trovis ĉi tiun paperon sur la ĝardena sunhorloĝo. Mi montris ĝin al Elsa, kaj ŝi svenis. De tiam ŝi aspektas kiel sonĝulino, duone stupora kaj kun teruro ĉiam kaŭranta en la okuloj. Do mi skribis al vi kaj sendis la paperon, s-ro Holmso. Ne estas afero por la polico, pro tio ke oni nur ridas, sed vi diros al mi kion mi devas fari. Mi ne estas riĉulo, sed se iu ajn danĝero minacas mian karulinon, mi pagus mian lastan pencon por ŝirmi ŝin.”

         Li estis nobla estaĵo, ĉi tiu viro de malnova Anglio, honesta, kaj milda kun grandaj seriozaj bluaj okuloj kaj larĝa belaspekta vizaĝo. Li mienas sian amon por sia edzino kaj sian konfidencon al ŝi. Holmso aŭskultis lian rakonton plej atente, kaj nun li silente sidis iom da tempo.

         “Ĉu vi ne opinias, s-ro Kubito,” diris li fine, “ke via plej bona plano estas rekta petego al via edzino, ke ŝi rivelu sian sekreton al vi?”

         Hiltono Kubito vigle kapneis.

         “Mi jam faras promeson, s-ro Holmso. Se Elsa deziras diri al mi, ŝi jam diris. Se ne, mi ne igas ŝin konfidenci al mi. Sed eble mi povas fari ion alian.”

         “Do plej certe mi helpas al vi. Unue, ĉu vi aŭdis pri fremduloj en via najbarejo?”

         “Ne.”

         “Mi supozas ke estas kvieta loko. Iu freŝa vizaĝo igus komenton, ĉu ne?”

         “En la apuda najbarejo, jes. Sed estas kelkaj malgrandaj drinkejoj ne tre malproksime, kaj tieuloj gastigas.”

         “Ĉi tiuj hieroglifoj evidente signifas ion. Se estas nur arbitra signifo, ni eble ne povas solvi. Se, aliflanke, estas sistemo, mi ne dubas ke ni atingos la solvon. Sed tiu ĉi aparta specimeno estas tiel mallonge ke mi povas fari nenion, kaj la faktoj, kiujn vi rilatas, estas tiel nedefinitivaj ke ni havas neniun bazon por enketo. Mi sugestus ke vi revenu Norfolkon, ke vi vigle gvatu, kaj ke vi faru ekzaktajn kopiojn de iuj ajn freŝaj dancantoj, kiuj aperu. Mi milfoje bedaŭras ke vi ne havas ekzemplon de tiuj, kiujn oni perkrete skribis sur fenestra sojlo. Enketu diskrete ankaŭ pri iuj ajn fremduloj en la najbarejo. Kiam vi kolektos freŝajn indikaĵojn, venu denove. Jen mia plej bona konsilo, s-ro Hiltono Kubito. Se estos iu ajn urĝa rivelado, mi ĉiam pretos veni al vi en via Norfolka hejmo. La intervjuo igis Ŝerlokon Holmson tre pensema, kaj kelkfoje dum la sekvantaj tagoj li eltiris la paperon el sia notlibro kaj vigle esploris la kuriozajn figurojn. Li ne aludis la aferon, tamen, ĝis post ĉirkaŭ semajnduo. Mi estis elironta kiam li petis min reveni.

         “Prefere vi restu, Vatsono.”

         “Kial?”

         “Ĉar mi ricevis telegramon de Hiltono Kubito ĉi-matenon. Vi memoru Hiltonon Kubiton de la dancantoj, ĉu ne? Li estis atingonta Liverpola straton je 1:20. Li alvenu tre baldaŭ. Mi komprenas pro lia telegramo ke estas iuj novaj kaj gravaj incidentoj.”

         Ni ne devis longe atendi, ĉar nia Norfolka bienulo venis rekte de la stacidomo tiom rapide kiom kabrioleta kabo povas venigi lin. Li aspektis maltrankvila kaj deprimata kun lacaj okuloj kaj falta frunto.

         “Tiu ĉi afero agacas min, s-ro Holmso,” diris li, dum li sinkis, kiel laciĝulo sur brakseĝon. “Estas sufiĉe malbona senti ke vi estas ĉirkaŭita de nevidataj kaj nekonataj homoj, kiuj konspiras kontraŭ vi, sed kiam, aldone, vi scias ke oni laŭgrade mortigas vian edzinon, tiam igas pli ol oni povas suferi. Ŝi forvelkadas antaŭ miaj okuloj.”

         “Ĉu ŝi jam diras ion?”

         “Ne, s-ro Holmso, ŝi diris nenion. Kaj, tamen, kelkfoje kiam la kompatindulino volis paroli, ŝi povas ne tute igi sin. Mi penis helpi ŝin, sed mi devas diri ke mi estis malgracie, kaj fortimigis ŝin. Ŝi parolis pri mia malnova familio kaj nia reputacio en la graflando kaj pri nia fiero pri nia nedifektita honoro, kaj mi sentis ke ŝi kondukos min al la celo, sed iel ŝi forturnis antaŭ ol ni alvenis.”

         “Sed vi trovis ion por si mem, ĉu ne?”

         “Iom multe, s-ro Holmso. Mi havas kelkajn freŝajn bildojn pri dancantoj, kaj pli grave, mi ekvidis la ulon.”

         “Kiu — ĉu la desegnanto?”

         “Jes, mi vidis lin skribi. Sed mi rakontos ĉion laŭorde. Kiam mi revenis post mia vizito al vi, la sekvantan matenon mi vidis freŝan aron da dancantoj. Ilin oni perkrete skribis sur la nigran lignan pordon de la ŝedo, apud la ĝardeno plene videbla de la fronta fenestro. Mi kopiis precize, jen.” Li malfaldis paperon kaj metis surtablen. Jen kopio de la hieroglifoj:

         “Bonege!” diris Holmso. “Bonege! Daŭrigu mi petas.”

         “Post kiam mi kopiis, mi forfrotis la markojn, sed post du matenoj nova surskribo jam aperis. Jen kopio”:

         Holmso kunfrotis la manojn kaj ĝoje ridklukis.

         “Nia materialo rapide kreskas.” li diris.

         “Post tri tagoj oni postlasis mesaĝon skribaĉitan surpapere, kaj metitan sub gruzero sur la horloĝo. Jen ĝi. La figuroj, kiel vi vidas, estas precize same kiel la antaŭaj. Post tio mi decidis gvati, do mi prenis mian revolveron kaj sidis en mia studejo, kiu regis vidaĵon de la gazono kaj ĝardeno. Ĉirkaŭ la dua matene, mi sidis apud la fenestro, ĉio estis malluma krom la lunlumo ekstere, kiam mi aŭdis paŝojn malantaŭ mi, kaj jen mia edzino en ŝia tualeta robo. Ŝi petegis min reveni dormĉambren. Mi diris al ŝi sincere ke mi deziras vidi tiun, kiu priŝercas nin. Ŝi respondis ke estas ia trompŝerco, kaj mi devas ne rimarki.

         “‘Se vi estas vere ĉagrenata, Hiltono, ni povus vojaĝi — vi kaj mi — kaj tiele evitu ĉi tiun ĝenaĵon.’

         “‘Kio. Ni forpeliĝus for de nia propra hejmo per trompŝerco?’ mi diris. ‘Nu, la tuta graflando priridus nin.’

         “‘Nu, ree enlitiĝu.’ diris ŝi, ‘kaj ni povos diskuti tion ĉi-matenon.’

         “Subite, dum ŝi parolis, mi vidis ke ŝia pala vizaĝo plipaliĝis en la lunlumo kaj ŝia mano premis mian ŝultron. Io movis en la ombro de la ŝedo. Mi vidis malhelan figuron, kiu rampis ĉirkaŭ la angulo kaj kaŭris antaŭ la pordo. Ekkaptante mian pistolon mi estis elhastonta, kiam mia edzino ĵetis la brakojn ĉirkaŭ mi kaj tenis min per konvulsia forto. Mi penis forĵeti ŝin, sed ŝi alkroĉis al mi tre urĝe. Fine mi sukcesis sed kiam mi malfermis la pordon kaj atingis la ŝedon la kreitaĵo estis jam for. Li postlasis spuron, tamen, ĉar sur la pordo estis la sama aro da dancantoj, kiu jam dufoje aperis, kaj kiun mi jam kopiis sur tiu papero. Estis neniu alia spuro pri la ulo ie, kvankam mi esploris la bienon. Sed li devis kaŝe kaŭri tie la tutan tempon ĉar kiam mi ekzamenis la pordon denove tiun matenon, li jam skribaĉis plu da bildoj sub tio kion mi jam vidis.”

         “Ĉu vi havas tiujn freŝajn dancantojn?”

         “Jes, estas tre mallonge, sed mi kopiis — jen.”


“MIA EDZINO ĴETIS LA BRAKOJN ĈIRKAŬ MI.”

         Denove li eligis paperon. Jen la formo de la novaj dancantoj:

         “Diru al mi,” diris Holmso — kaj mi sciis pro liaj okuloj ke li estis tre ekscitita — “ĉu tio estas nura aldono al la unua mesaĝo aŭ ĉu tio ŝajnis tute aparta?”

         “Estis sur malsama panelo de la pordo.”

         “Bonege! Tio estas multe pli grave por nia intenco. Tio esperigas min. Nu, s-ro Hiltono Kubito, bonvolu daŭrigi vian tre interesan rakonton.”

         “Mi jam diras ĉion, s-ro Holmso, krom ke mi koleris kontraŭ mia edzino tiun nokton pro tio ke ŝi malebligis min kapti la kaŭrantan friponon. Ŝi diris ke ŝi timegas pro mia sekureco. Por momento venis en mian kapon ke eble tio, pro kio ŝi vere timegis, estas lia sekureco, ĉar mi ne povas dubi ke ŝi konas tiun, kiu estis tie, kaj tion, kion li intencas per tiuj strangaj signoj. Sed estis tono en ŝia voĉo, s-ro Holmso, kaj aspekto en ŝiaj okuloj kiuj malpermesis dubi, kaj mi certas ke estas ja mia propra sekureco kiun zorgis ŝi. Jen la tuta kazo, kaj nun mi deziras vian konsilon rilate al tio, kion mi devas fari. Mi deziras kaŝigi ses-sep el miaj dungatoj en la arbedo, kaj kiam ĉi tiu ulo venos denove, ni donos al li tian batadon ke li neniam revenos.”

         “Mi timas ke estas tro grava kazo por tia rimedo,” diris Holmso. “Kiom longe vi restos en Londono?”

         “Mi devas reveni hodiaŭ. Mi nepre ne lasu mian edzinon sole dum la nokto. Ŝi estas tre nervoza, kaj petegis ke mi revenu.”

         “Mi devas diri ke vi pravas. Sed se vi povus resti, eble mi povus reveni kun vi post unu-du tagoj. Dume vi postlasu ĉi tiujn paperojn, kaj mi opinias ke plej probable mi povos viziti vin baldaŭ kaj ĵeti iom da lumo sur vian kazon.”

         Ŝerloko Holmso retenis sian profesian mienon ĝis forlasis nia vizitanto, kvankam mi facile sciis, pro tio ke mi tiel bone konas lin, ke li estis profunde ekscitita. Tiun momenton kiam la larĝa dorso de Hiltono Kubito malaperis tra la pordo mia kunulo hastis tablen, kaj disternis la paperojn enhavantajn la dancantoj antaŭ si, kaj komencis komplikan kalkuladon. Dum du horoj mi observis lin dum li plenigis paperon post papero per figuroj kaj literoj, tiel tute absorbita en sia laboro, ke li jam evidente forgesis mian ĉeeston. Kelkfoje li progresis kaj fajfis kaj kantis pro sia laboro; kelkfoje li estis mistifikita, kaj sidis longtempe kun sulkita brovo kaj vakaj okuloj. Fine li saltis de sia seĝo kun krio pro kontentiĝo, kaj iris jen kaj jen en la ĉambro kunfrotante la manojn. Tiam li verkis longan telegramon sur mesaĝilo. “Se la respondo estas tio, kion mi esperas, vi havos bonegan kazon por via kolekto, Vatsono.” diris li. “Mi atendas ke ni povos veturi Norfolkon morgaŭ, kaj venigi iom da tre difinita informo pri la sekreto, kiu ĝenas lin.”

         Mi devas diri ke mi estas scivolemega, sed mi sciis ke Holmso preferas riveli kiam li mem pretas, do mi atendis ĝis li opiniis taŭge por sciigi min.

         Sed la respondo de la telegramo prokrastis. Ni malpacience atendis dum du tagoj, dume Holmso atendante respondis ĉiun sonoriladon. Je la vespero de la dua tago alvenis letero de Hiltono Kubito. Ĉe li ĉio estas en ordo, krom tio ke surskribon oni aperigis tiun matenon sur la piedestalo de la sunhorloĝo. Li kunsendis kopion, kiu estas sube reproduktita:

         Holmso studis la groteksan frison kelke da tempo, kaj tiam subite surpiediĝis ekkriante pro surprizo kaj konsterno. Li estis tre anksia.

         “Ni tro prokrastas ĉi tiun aferon,” li diris. “Ĉu estas vagonaro al Nord-Valsamo ĉi-vesperon?”

         Mi serĉis en la horaro. La fina ĵus foriris.

         “Do ni matenmanĝos frue kaj veturos per la plej frua morgaŭ matenon.” diris Holmso. “Oni urĝe bezonas nin tie. Ha! jen la atendata kablogramo. Atendu momenton, mi petas, s-ino Hudsono eble estos respondo. Ne, ĝuste kiel mi atendis. Laŭ tiu ĉi mesaĝo estas eĉ pli urĝa ke ni tuj sciigas Hiltonon Kubiton pri aferoj, ĉar nian simplan Norfolkan bienulon oni implikas en tre danĝera reto.”

         Do, ja tiele montriĝis, kaj mi venas al la malhela konkludo de rakonto kiu antaŭe ŝajnis al mi nur infaneca kaj bizara. Mi spertis denove ke mi estas plenigita per konsterno kaj teruro. Mi deziras ke mi havu iun pliplaĉan por miaj legantoj, sed mi kronikas faktojn, kaj mi devas sekvi la strangan eventoĉenon ĝis la malhela krizo, kiu iom da tempo igis Rajdingtorpan Domegon konata laŭlonge kaj laŭlarĝe en Anglio.

         Ni ĵus eltrajniĝis ĉe Nord-Valsamo, kaj menciis la nomon de nia celo kiam la staciestro hastis al ni. “Ĉu mi supozu ke vi estas la detektivoj el Londono?” diris li.

         Ĝenata esprimo superpasis la vizaĝon de Holmso.

         “Kial vi tiel opinias?”

         “Ĉar inspektoro Marteno de Noriko ĵus alvenis. Sed eble vi estas ĥirurgoj. Ŝi ne estas morta — aŭ ne estas laŭ la plej freŝa novaĵo. Eble vi ĝustatempe alvenis por savi ŝin — eĉ se por la pendumilo.”

         Holmso aspektis malhele pro anksieco.

         “Ni iras Rajdingtorpan Domegon,” diris li, “sed ni scias nenion pri tio, kio tie okazis.”


“ĈU MI SUPOZU KE VI ESTAS
LA DETEKTIVOJ EL LONDONO?”
LI DIRIS.

         “Estas terura afero,” diris la staciestro. “Ambaŭ pafitaj — kaj s-ro Hiltono Kubito kaj lia edzino. Ŝi pafis lin kaj tiam sin mem, tiel diras la geservistoj. Li estas morta kaj oni malesperas por ŝi. Nu, unu el la plej malnovaj familioj en graflando Norfolko, kaj unu el la plej honoritaj.

         Senvorte Holmso iris al kaleŝo, kaj dum la dekdu-kilometra veturo li diris nenion. Malofte mi vidis lin tiel tute senespera. Li jam estis maltrankvila dum nia vagonara veturo, kaj mi jam observis ke li tralegis la matenajn ĵurnalojn per anksia atento, sed nun ĉi tiu subita konsciiĝo pri lia plej malbona timo igis lin profunde melankolia. Li malantaŭen klinis sur sia seĝo, absorbita en malĝoja spekulado. Tamen ĉirkaŭe estis multe por interesigi nin, ĉar ni pasis tra tiel unika kamparo[6] kiel ie ajn en Anglio, kie kelkaj dometoj jen kaj jen reprezentis la hodiaŭan popolanaron dum ĉie preĝejoj kun enormaj kvadrataj turoj hirtiĝas el la ebena verda pejzaĝo kaj atestas al la gloro kaj prospero de malnova Englujo.[7] Fine la viola rubando de la Oceano Germana[8] aperis preter la verda rubando de la Norfolka bordo, kaj la koĉero montris per sia vipilo du malnovajn brikajn kaj trabajn gablojn starigitajn el bosko. “Jen Rajdingtorpa Domego,” diris li.

         Dum ni atingis la portikan ĉefpordon, mi observis, apud la tenisa gazono, la nigran ŝedon kaj la piedestalan sunhorloĝo kiuj havis por ni tiom strangajn asociojn. Eleganta malgranda viro kun vigla maniero kaj vaksitaj lipharoj ĵus malsupreniris de alta ĉaro. Li prezentis sin kiel inspektoro Marteno de la Norfolka konstablaro kaj li estis tre mirigita kiam li aŭdis la nomon de mia kunulo.

         “Nu, s-ro Holmso, oni faris la krimon je la tria ĉi-matenon. Kiel vi povus aŭdi pri ĝi en Londono kaj veni ĉi tie tiel baldaŭ kiel mi?

         “Mi anticipas ĝin. Mi venis pro tio ke mi esperas ke mi povas malebligi ĝin.”

         “Do vi havas gravan indikaĵon pri kiu mi estas senscia, ĉar oni diras ke ili estas unuigita paro.”

         “Mi havas nur la indikaĵon de la dancantoj,” diris Holmso. “Mi klarigos la aferon al vi poste. Dume, ĉar ni venas tro malfrue por malebligi ĉi tiun tragedion, mi deziregas ke mi povos uzi mian scion por certigi ke oni faros justecon. Ĉu vi asociigos min en via enketo aŭ ĉu vi preferas ke mi agu sendepende?”

         “Mi estus fiera se ni agu kune, s-ro Holmso,” serioze diris la inspektoro.

         “Tiuokaze plaĉas al mi aŭdi pri la indikaĵoj kaj ekzameni la lokalon senprokraste.”

         Inspektoro Marteno estis sufiĉe prudenta permesi al mia amiko, ke li agu laŭ sia propra maniero, kaj la inspektoro estis kontente rimarki la rezultojn. La tiea ĥirurgo, maljuna blankhara sinjoro, ĵus malsupreniris de la ĉambro de s-ino Hiltono Kubito, kaj li raportis ke ŝia vundo estas grava, sed ne necese morta. La kuglo pasis tra la fronto de ŝia cerbo kaj probable estos iom da tempo antaŭ ol ŝi rekonsciiĝos. Rilate al la demando ĉu ŝin oni pafis aŭ ĉu ŝi sin pafis, li ne kuraĝis esprimi sian opinion. Certe la pistolon oni pafis proksime al ŝi. Oni trovis nur unu pistolon en la ĉambro, pafitan dufoje. Oni pafis s-ron Hiltonon Kubiton tra la koro. Estas egale kredebla ke li pafis ŝin kaj tiam pafis sin mem, aŭ ke ŝi estas la murdinto, ĉar la pistolo estis surplanke meze inter ili.

         “Ĉu oni formovis lin?” demandis Holmso.

         “Ni formovis nenion, krom la sinjorino. Ni ne povis lasi ŝin vundita surplanke.”

         “Kiom longe vi estas ĉi tie, doktoro?”

         “Ekde la kvara.”

         “Ĉu alia?”

         “Jes, la konstablo.”

         “Ĉu vi tuŝis nenion?”

         “Nenion.”

         “Vi agadis prudente. Kiu vokis vin?”

         “La domservistino, Sanderso.”

         “Ĉu estas ŝi kiu alarmis?”

         “Ŝi kaj s-ino Kingo, la kuiristino.”

         “Kie ili estas nun?”

         “En la kuirejo, mi kredas.”

         “Do mi opinias ke ni prefere aŭdu ilian rakonton tuj.”

         La malnovan halon kun kverkopaneloj kaj altaj fenestroj oni faris tribunalo pri enketo. Holmso sidis sur granda malmoderna seĝo, la neŝanĝeblaj okuloj brilantaj el la marasma vizaĝo. En ili oni povis legi rezolutan intencon dediĉi lian vivon al la serĉo ĝis la kliento, kiun li malsukcesis savi, estos fine venĝita. La neta inspektoro Marteno, la maljuna grizhara kampara kuracisto, mi mem kaj flegma vilaĝa policano formis la ceteron de tiu stranga kompanio.

         La du virinoj rakontis sufiĉe klare. Oni vekis ilin per la sono de eksplodo, kiun oni sekvis postmomente per alia. Ili dormas en apudaj ĉambroj, kaj s-ino Kingo hastis en la ĉambron de Sanderso. Kune ili malsupreniris. La studeja pordo malfermiĝis, kaj kandelo brulis surtable. Ilia mastro kuŝis survizaĝe meze en la ĉambro. Li estis morta. Apud la fenestro lia edzino kaŭris. Ŝi apogis la kapon sur la muro. Ŝi estis terure vundita, kaj la vizaĝa flanko ruĝiĝis per sango. Ŝi malfacile spiradis, sed ŝi ne kapablis paroli. La koridoro, aldone al la ĉambro, pleniĝis per paffumo kaj la odoro de pulvo. La fenestro certe estis fermita kaj ŝlosita de interne. Ambaŭ virinoj certis pri tio. Tiam per helpo de la grumo kaj stabloknabo, ili portis sian vunditan mastrinon al ŝia ĉambro. Kaj ŝi kaj ŝia edzo jam okupis la liton. Ŝi vestiĝis per sia robo. Li per sia ĉambra robo super sia dormvesto. Oni movis nenion en la studejo. Laŭ ilia scio la edzo kaj edzino neniam kverelis. Ili opiniis ke la paro estas tre unuigita.


ILI AMBAŬ MEMORIS KE ILI KONSCIAS
PRI LA ODORO DE PULVO.

         Jen la ĉefpunktoj de la evidentaĵoj de la servistoj. Responde al inspektoro Marteno, ili certas ke ĉiujn pordojn oni ŝlosis de interne, kaj ke neniu povus eskapi la domon. Responde al Holmso, ambaŭ memoras ke ili konsciis pri la odoro de pafpulvo de la momento kiam ili hastis el siaj ĉambroj en la subtegmenta etaĝo. “Mi atentigu vin al tiu grava fakto.” diris Holmso al sia profesia kolego. “Nun ni pretas komenci kompletan serĉon de la ĉambro.”

         La studejo estis malgranda ĉambro. Libroj borderis tri murojn. Skribtablo frontis ordinaran fenestron, kiu regis vidaĵon de la ĝardeno. Ni unue prizorgis la korpon de la kompatinda bienulo, kiu plilongiĝis trans la ĉambro. Lia malordita vesto montris ke oni subite vekis lin. La pafinto frontis lin, kaj la kuglo restis en lia korpo post kiam ĝi penetris lian koron. Li certe mortis tuj kaj sendolore. Ne estis pulvomakuloj sur aŭ lia ĉambra robo aŭ liaj manoj. Laŭ la kampara ĥirurgo, la sinjorino havis makulojn sur sia vizaĝo sed ne sur siaj manoj.

         “La manko de la ĉi lasta signifas nenion, kvankam la ĉeesto eble signifu ĉion,” diris Holmso. “Krom se la pulvo de kartoĉo, kiu fuŝe sidas, hazarde malantaŭen ŝprucus, oni multe pafu sen signo. Mi sugestus ke la korpon de s-ro Kubito oni formovas. Ĉu mi supozu, doktoro, ke vi reakiris la kuglon, kiu vundis la sinjorinon?”

         “Grava operacio necesas antaŭ ol ni povos tion fari. Sed estas ankoraŭ kvar kartoĉoj en la revolvero. Oni pafis dufoje, kaj kaŭzis du vundojn, do oni povas doni konton pri ĉiu kuglo.”

         “Ŝajne, sed,” diris Holmso. “ĉu eble vi povas doni konton ankaŭ pri la kuglo, kiu tiel evidente trafis la randon de la fenestro?”

         Li jam turnis sin subite kaj per longa maldika fingro montris la truon faritan en la pli malalta fenestroklapo.

         “Je Georgo!” kriis la inspektoro. “Kiel ajn vi vidis tion?”

         “Pro tio ke mi serĉis ĝin.”

         “Mirege!” diris la kampara kuracisto. “Vi ja pravas, sinjoro. Do trian kuglon oni pafis, do tria persono devis ĉeesti. Sed kiu, tiu povus esti, kaj kiel tiu eskapus?”

         “Tiu enigmo ni estas nun solvonta,” diris Ŝerloko Holmso. “Ĉu vi memoras, inspektoro Marteno, kiam la servistinoj diris ke forirante siajn ĉambrojn ili konscias pri la odoro de pulvo, mi atentigis vin ke tiu punkto estas gravega?”

         “Jes, sinjoro; mi konfesas ke mi ne tute komprenis vin.”

         “Tio sugestas ke kiam oni pafis, kaj la fenestro kaj la pordo malfermiĝis. Alie haladzoj de la pulvo ne povus bloviĝi tiom rapide tra la domo. Oni bezonas trablovon. Tamen kaj la pordo kaj la fenestro malfermiĝis nur tre mallongan tempon.”

         “Kiel vi tion pruvas?”

         “Pro tio ke ne multe ŝpurciĝis la kandela vakso.”

         “Unuarange!” kriis la inspektoro. “Unuarange!”

         “Ĉar mi estas certe ke la fenestro estis malfermata kiam okazis la tragedio, mi opiniis ke estas tria homo en la afero, kiu pafis de ekstere. Kaj pafo celumita ĉi tiun homon eble trafis la fenestroklapon. Mi esploris kaj tie tutcerte estas la kuglotruo!”

         “Sed kiel oni fermis kaj ŝlosis la fenestron?”

         “La unua instinkto de la virino kaŭzis ŝin fermi kaj ŝlosi la fenestron! Sed ho-la! Kio estas tio?”

         Estis sur la tablo virina retikulo — neta malgranda retikulo farita el krokodila pelto kaj arĝento. Holmso malfermis kaj malplenis ĝin. Estis dudek kvinpundaj biletoj de la Banko de Anglio, kuntenataj per kaŭĉuka ringo — nenio alia.

         “Oni devas konservi tion por la proceso,” diris Holmso transdonante la retikulon kaj la enhavon al la inspektoro. “Nun necesas ke mi ĵetas iom da lumo sur ĉi tiun kuglon, kiun certe oni pafis de interne laŭ la splitado de la ligno. Mi dezirus intervjui s-inon Kingon denove. Vi diris, s-ino Kingo, ke oni vekis vin per laŭta eksplodo. Ĉu vi intencas diri ke ĝi ŝajnis pli laŭte ol la dua?”

         “Nu, sinjoro, ĝi vekis min do estas malfacile juĝi. Sed ŝajnis tre laŭte.”

         “Ĉu vi opinias ke povus esti du pafoj preskaŭ samtempe?”

         “Mi certas ke mi ne povas tion diri, sinjoro.”

         “Mi kredas ke estas sendube tiel. Mi certe opinias, ke nun ni jam elĉerpis ĉion en la ĉambro. Se vi bonvolu veni kun mi, ni malkovros, kian freŝan evidentaĵon la ĝardeno donos al ni.”

         Florbedo etendis ĝis la studeja fenesto, kaj ni ĉiuj ekkriis dum ni alproksimiĝis. Oni tretis la florojn, kaj la molan grundon oni surpremis ĉie per piedsignoj. Estis grandaj, viraj piedoj kun kuriozaj akraj ŝuantaŭoj. Holmso serĉis ĉie inter la herbo kaj folioj kiel ĉashundo. Tiam kun krio de kontento, li klinis antaŭen kaj alprenis etan latunan cilindron.

         “Tiele mi opiniis,” diris li; “la revolvero havas elĵetilon, kaj jen la tria kartoĉo. Mi vere opinias, ke nia kazo preskaŭ finiĝas.”

         La vizaĝo de la kamparo inspektoro montris miron pri la rapida kaj lerta progreso de Holmso. Komence li emis montri inklinon aserti sian propran opinion, sed nun li estis venkita per admirado, kaj emis sekvi sendemande kien ajn Holmso kondukos.

         “Kiun vi suspektas?” li demandis.


LI KLINIS ANTAŬEN KAJ ALPRENIS
ETAN LATUNAN CILINDRON.

         “Mi klarigos tion poste. Estas kelkaj punktoj pri ĉi tiu problemo, kiujn mi ne jam povas klarigi al vi. Nun kiam mi tiom progresas, mi devus prefere procedi laŭ mia propra maniero, kaj tiam klarigi la tutan aferon al vi ĉiuj.”

         “Ĝuste kiel vi deziras, s-ro Holmso, se ni kaptos nian homon.”

         “Mi ne deziras fari misterojn, sed ne eblas multe diskuti kiam ni devas agadi. Mi tenas la fadenojn de ĉi tiu afero en la mano. Eĉ se ĉi tiu sinjorino neniam rekonsciiĝos, ni povas tamen rekonstrui la eventojn de la antaŭa nokto, kaj certigi ke oni venigu la murdinton al justico. Antaŭ ĉio mi deziras scii ĉu ekzistas iu gastejo konata kiel ‘Ludoviko’?”

         Oni pridemandis la geservistojn, sed neniu sciis pri tia. La stabloknabo ĵetis lumon sur la aferon ĉar li memoris ke estas etbienulo tiel nomata, kiu loĝas iom da distanco for, en la direkto de Orient-Rustono.

         “Ĉu estas soleca etbieno?”

         “Tre soleca, sinjoro.”

         “Eble tie oni ne jam aŭdas pri tiu, kiu okazis dum la nokto, ĉu?”

         “Eble ne, sinjoro.”

         Holmso pensis momente, tiam kurioza rideto aperis sur la vizaĝo.

         “Selu ĉevalon, mia knabo,” diris li. “Mi deziras ke vi venigu noton al la Ludovika etbieno.”

         Li elpoŝigis paperojn pri la dancantoj. Dissternante ilin antaŭ si, li verkis iom da tempo ĉe la studeja tablo. Fine li transdonis noton al la knabo, kaj ordonis lin transdoni ĝin en la manon de la adresito, kaj aparte ne respondi al iu ajn demando. Mi vidis la eksteron de la noto adresitan per kaduka neregula manskribado, tre malsimila al la kutima preciza manskribado de Holmso. Estis adresita al s-ro Abĉjo Slanio, Ludovika Etbieno, Orient-Rustono, Norfolko.

         “Mi opinias, inspektoro,” Holmso rimarke diris, “ke vi prefere devus telegrafi por eskorto, ĉar se mi pravas, vi havu aparte danĝeran krimulon venigi en la graflandan malliberejon. La knabo kiu portas la noton, povas sendube plusendi la telegramon. Se ekzistas posttagmeza vagonaro, Vatsono, mi opinias ke ni devas veturi Londonon, pro tio ke mi devas fini ĥemian analizon tre interesan, kaj ĉi tiu enketo rapide finiĝas.”

         Kiam foriris la junulo kun la noto, Ŝerloko Holmso, ordonis la geservistojn ke se iu ajn vizitos demandante pri s-ino Hiltono Kubito, neniun informon oni donu pri ŝia kondiĉo, sed oni konduku la vizitanton en la salonon. Li plej serioze emfazis ĉi tiujn punktojn. Fine li kondukis nin en la salonon, rimarkante ke la afero nun estas preter nia regpovo, kaj ni devas pasi tempon ĝis ni vidos tion, kio atendas nin. La kuracisto iris al sia paciento kaj nur la inspektoro kaj mi restis.

         “Mi opinias ke mi povas helpi al vi pasi horon laŭ interesa kaj profitodona maniero,” diris Holmso, tirante sian seĝon al la tablo, kaj dissternante antaŭ si la variajn paperojn sur kiuj oni registris la burleskaĵojn de la dancantoj. Al vi, amiko Vatsono, mi devas peti ĉiun pardonon pro tio ke mi igis vin atendi tiom longe antaŭ ol mi kontentigis vian naturan scivolemon. Al vi, inspektoro, la tuta afero allogu vin kiel rimarkinda profesia etudo. Mi devas rakonti al vi, antaŭ ĉio, la interesan cirkonstancon ligitan kun antaŭa konsulto inter mi kaj s-ro Hiltono Kubito ĉe Bakerstrato.” Tiam li mallonge resumis la jam registritajn faktojn. “Mi havas antaŭ mi ĉi tiujn kuriozajn produktojn, pri kiuj oni ridetu, se ili ne pruvis sin mem ke ili estas la antaŭsignoj de tiel terura tragedio. Mi pli-malpli konas ĉiujn formojn de sekreta skribaĵo, kaj mi mem tiuteme verkis bagatelan monografon,[9] en kiu mi analizis cent sesdek ĉifrojn, sed mi konfesas ke al mi tio estas tute nova.[10] La celo de tiuj, kiuj elpensis la sistemon, ŝajne estas kaŝi la fakton ke tiuj simboloj komunikas mesaĝon, kaj doni la ideon ke ili estas nur la hazardaj desegnaĵoj de infanoj. [11]

         “Tamen kiam mi unue konstatis ke la simboloj respondas al literoj, kaj kiam mi aplikis la leĝojn pri ĉiuj formoj de sekretaj skribaĵoj, la solvo estis sufiĉe facila. La unua mesaĝo submetita al mi estas mallonga, kaj mi ne povas determini la signifon de iu ajn simbolo. Kiel vi sciu, ĉiu el la literoj A, E, I kaj O konkuras por esti la plej abunda en nia lingvo, kaj en tia mallonga mesaĝo, iu ajn el ili povas plej abundi, sed ĉiuokaze kelkaj figuroj portas standardetojn, kaj estas probable pro la distribuo ke per ili oni disigas la frazon laŭvorte. Tamen kiam mi vidis la duan mesaĝon kaj rimarkis alian ekzemplon de la vorto kaj la apuda . Mi konstatis ke plej probable mi povas identigi la literojn E, I, S kaj T pro tio ke la plej ofta kvinlitera vorto en nia lingvo estas EST.S kie la punkto respondas al litero A, I, O aŭ U. La literon I sugestis la vorto kiu povus esti MI, VI, LI, ŜI aŭ NI.

         “La mallonga frazo konsistanta el du vortoj, donata de Hiltono Kubito, sugestas la identecon de aliaj simboloj. Do ĉi tiu frazo

havas formon .E..E   .E, en kiu la unua litero de ĉiu vorto estas same. La lasta vorto povus esti DE, IE, JE, KE, NE, SE aŭ VE. El ĉi tiuj NE estas la plej probable.

         “La unua vorto do povas esti nur NEPRE kaj do mi scias la identecon de N, P kaj R.

         “Sed nun ĉio estas konsiderinda malfacila, sed feliĉa penso igis min posedi unu alian literon kaj konfirmi la identecon de kelkaj aliaj. Venis en mian kapon ke se ĉi tiuj petegoj, kiel mi opiniis, estas de iu, kiu konis la sinjorinon en ŝia antaŭa vivo, kombino, kiu enhavas la literojn E, L, S kaj A devus respondi al ŝia nomo. Estas ja tia vorto , kiu aperas en tri mesaĝoj kaj montras la identecon de litero L, kaj konfirmas literojn A, E kaj S. Do  devas esti MI aŭ VI aŭ ŜI. Plej probable MI, pro tio ke la unua kaj dua mesaĝoj devus teksti MIA .ARA — ĉu eble MIA KARA?

         “La tria mesaĝo ELSA .EN. T.. MI PETAS sugestas imperativon, do la vorto .EN. devas finiĝi per U, kiu nur povas doni la vortojn VENU kaj TUJ por kompleti la mesaĝon kaj identigi la literojn J kaj U. Do la mesaĝoj tekstas:

         “MIA .ARA ELSA ESTAS MI A..J. SLANI. (kiu donas literon O kiel finlitero en la lastaj du vortoj.)

         “ELSA MIA .ARA MI ESTAS .E LU..VI..

         “ELSA VENU TUJ MI PETAS

         “NEPRE NE — la mesaĝon s-ino Kubito responde skribis al la ĉi lasta.

         “Ŝajnis al mi ke mesaĝoj tiom kompletaj devus, per komparado de la mankantaj literoj, cedi la identencon de la ceteraj literoj kiel B, D, Ĉ, K, kaj O. La nomo de la skribinto do estas ABĈJO SLANIO, kaj la dua mesaĝo donas la nomon LUDOVIKO kiu estas la posedanto de iu domo aŭ gastejo en kiu Slanio gastas.”[12]

         Inspektoro Marteno kaj mi aŭskultis per pleja intereso al la plena kaj klara rakonto pri la maniero per kiu mia amiko rezultigas tiel kompletan venkon super niaj malfacilaĵoj.

         “Kion vi faris tiam, sinjoro?” demandis la inspektoro.

         “Mi devas supozi ke Abĉjo Slanio estas usonano ĉar letero el Usono estas la komencpunkto de ĉiu ĝeno. Mi devas opinii ankaŭ ke estas iu krima sekreto en la afero. La aludoj de la sinjorino pri ŝia antaŭa vivo, kaj ŝia rifuzo konfidenci al ŝia edzo, ambaŭ montras tiun direkton. Do mi kablogramis al mia amiko Vilsono Hargrivo de la Novjorka Policburoo, kiu pli ol unufojo uzis mian scion pri la Londona krimo. Mi demandis ĉu la nomon Abĉjo Slanio li konas. Li respondis ‘la plej danĝera krimulo en Ĉikago.’ Je la vespero mem, kiam mi ricevis lian respondon, Hiltono Kubito sendis al mi la finan mesaĝon. Laŭ la konataj literoj, ĝi havas ĉi tiun formon:

ELSA PRETI.U VIN RENKONTE AL VIA DIO

         “La aldono de litero G finis la mesaĝon, kiu montris al mi ke la fiulo jam procedis de persvado ĝis minaco kaj laŭ mia scio pri la krimuloj de Ĉikago, mi opiniis ke li rapide agadu. Tuj mi venis al Norfolko kun mia amiko kaj kolego, d-ro Vatsono, sed bedaŭre nur ĵus por trovi ke okazis la plej malbona.

         “Al mi estas privilegio ke mi asociu kun vi en tia kazo,” serioze diris la inspektoro. “Vi pardonu min, tamen, se mi malkaŝe parolas al vi. Vi respondecas al vi mem, sed mi respondecas al miaj superuloj. Se ĉi tiu Abĉjo Slanio, gastante ĉe Ludoviko, estas ja murdinto, kaj se li eskapas dum mi sidas ĉi tie, min oni certe metas en grava embaraso.”

         “Ne estu maltrankvile. Li ne penos eskapi.”

         “Kiel vi tion scias?”

         “La eskapo estas konfeso pri la kulpo.”

         “Do ni iru por aresti lin.”

         “Mi anticipas ke li alvenos baldaŭ.”

         “Sed kial li devus veni?”

         “Ĉar mi skribis al li kaj petis lin veni.”

         “Sed tio estas nekredeble, s-ro Holmso! Kial li devus veni ĉar vi petas al li? Ĉu pli probable tia peto ne vekas lian suspekton kaj ne kaŭzas lin forhasti?”

         “Mi opinias ke mi sciis verki la leteron.” diris Ŝerloko Holmso. “Fakte, se mi ne tute eraras, jen estas la sinjoro mem irante laŭ la alirvojo.”

         Viro vigle marŝis laŭ la pado kondukanta al la ĉefpordo. Li estis altstatura, belaspekta malhelulo, vestita per kompleto el griza flanelo, kun Panama ĉapelo, hirta nigra barbo kaj granda hokita nazo. Li svingis bastonon dum li paradis laŭ la pado kvazaŭ li jam posedas la bienon, kaj ni aŭdis lian laŭtan memfidan sonoradon.

         “Mi opinias, sinjoroj,” kviete diris Holmso, “ke ni prefere devus pretigi sin malantaŭ la pordo. Ĉiun antaŭzorgon ni bezonas kiam ni traktas tian ulon. Vi bezonos la mankatenon, inspektoro. Lasu min paroli al li.”

         Silente ni atendis minuton — tian minuton oni ne povas forgesi. Tiam la pordo malfermiĝis kaj eniris la viro. Tuj Holmso almetis pistolon al lia kapo, kaj Marteno enmankatenigis lin. Ĉio estis farita tiom rapide kaj lerte ke la ulo estis senhelpa antaŭ ol li konsciis ke oni atakis lin. Li kolere rigardegis de unu al la alia el ni per flamegantaj nigraj okuloj. Tiam li eksplodis en amara ridado.

         “Nu, sinjoroj, vi ja kaptis min. Ŝajnas ke mi tentas la sorton. Sed mi venis responde al letero de s-ino Hiltono Kubito. Ŝi ne konspiris kun vi, ĉu ne? Vi ne diras al mi ke ŝi helpas vin enkaptiligi min, ĉu ne?”

         “S-ino Hiltono Kubito estas grave vundita, kaj estas mortmalsana.”

         La viro eligis raŭkan doloran krion, kiu sonoris tra la domo.


TUJ HOLMSO ALMETIS PISTOLON AL LIA
KAPO KAJ MARTENO ENMANKATENIGIS LIN.

         “Vi estas freneze!” li kriis sovaĝe. “Li estis vundita, ne ŝi. Kiu difektus etan Elsan? Mi minacis ŝin — Dio pardonu min! — sed mi ne tuŝus eĉ unu haron de ŝia dolĉa kapo. Ne diru! — Diru ke ŝi ne estas vundita!”

         “Oni trovis ŝin vundegitan, flanke de la morta edzo.”

         Li sinkis ĝemegante sur la kanapon, kaj enterigis la vizaĝon en la enkatenataj manoj. Dum kvin minutoj li silentis. Tiam li levis la vizaĝon denove kaj parolis per malvarmaj trankvilo kaj malespero.

         “Mi devas kaŝi nenion, sinjoroj,” diris li. “Mi penis pafi lin, kaj li min, ne estas murdo en tio. Sed se vi opinias ke mi dolorigus ĉi tiun virinon, vi konas nek min nek ŝin. Mi diras al vi, ke ne estas en la mondo viro kiu amas virinon pli ol mi amas ŝin. Ŝi estas la mia. Ŝin oni promesis al mi antaŭ jaroj. Kiu estis tiu ĉi angla ulo ke li povus apartigi nin? Mi diras al vi ke laŭ justo ŝi estas la mia kaj mi nur regajnas la mian.”

         “Ŝi eskapis vian influon kiam ŝi eksciis tian, kia viro vi estas.” diris Holmso severe. “Ŝi fuĝis el Ameriko por eviti vin, kaj ŝi edzigis honorindan sinjoron en Anglio. Vi spuris ŝin kaj faris ŝian vivon mizera por igi ŝin forlasi la edzon, kiun ŝi amas kaj respektas por fuĝi kun vi, kiun ŝi timas kaj malamas. Vi jam finis per la mortigo de noblulo kaj penita memmortigo de la edzino. Jen la registro de via agado, s-ro Abĉjo Slanio, kaj vi devas respondi al la juro.


LI ENTERIGIS LA VIZAĜON EN LA ENKATENATAJ MANOJ.

         “Se Elsa mortos, ne gravas kio okazos al mi,” diris la usonano. Li malfermis manon kaj rigardis ĉifoniĝan noton en la manplato. “Vidu, sinjoro,” li kriis kun suspekta glimbrilo en la okulo. “Vi ne penas timigi min pri ĉi tiu, ĉu ne? Se la sinjorino estas tiom difektita kiel vi diras, kiu skribis ĉi tiun noton?” li ĵetis ĝin antaŭen sur la tablon.

         “Mi skribis por venigi vin.”

         “Ĉu vere? Estas neniu alia en la mondo krom tiuj en la Bando, kiu konas la sekreton de la dancantoj. Kiel vi sciis skribi ĝin?”

         “Tion, kion iu inventas, alia povas eltrovi,” diris Holmso. “Venos ĉelveturilo por transporti vin al Noriko, s-ro Slanio. Sed dume vi havas tempon por kompensi por la difektoj kiujn vi kaŭzis. Ĉu vi konscias ke s-inon Hiltonon Kubiton oni grave suspektas pri la murdo de la edzo, kaj estas nur pro mia ĉeesto, kaj la scio kiun mi hazarde posedas, ke ŝi estas savita de la akuzo? Almenaŭ vi ŝuldas klarigon al la mondo ke ŝi nepre ne, nek intence nek senintence, kulpas por lia tragika fino.”

         “Mi petas nenion pli bone,” diris la usonano. “Mi supozas ke la plej bona motivo, kiun mi povas fari por mi mem estas la nepra nuda vero.”

         “Estas mia devo averti vin ke tion, kion vi diros, oni uzos kontraŭ vi,” kriis la inspektoro kun la grandioza justeco de la Brita juro.

         Slanio levis la ŝultrojn.

         “Mi faras tiun riskon,” diris li. “Unue, mi deziras ke vi, sinjoroj, sciu ke mi konas ĉi tiun sinjorinon ekde kiam ŝi estis infano. Estis sep el ni en la bando en Ĉikago, kaj la patro de Elsa estas la ĉefo. Li estas sprita, estas aĉa Patriko. Estis li kiu inventis la dancantojn,[13] kiuj ŝajnas infanludaĵoj krom se oni hazarde havas ties ŝlosilon. Nu Elsa sciis pri niaj aferoj, sed ŝi ne povis toleri iun ajn nelaŭleĝan. Ŝi havis iom da honesta mono, do ŝi eskapis nin ĉiujn kaj iris Londonon. Ŝi antaŭe fianĉiniĝis al mi, kaj ŝi edzigus min, mi kredas, se mi havus alian profesion, sed ŝi neniel traktas iun ajn kontraŭleĝan. Estis nur post ŝia geedziĝo ke mi povis eltrovi ŝin. Mi skribis al ŝi, sed senresponde. Poste mi venis ĉi tien, pro tio ke ŝi ne respondas al leteroj, mi metis mesaĝojn, kie ŝi devis vidi.

         “Nu mi estas ĉi tie dum monato. Mi loĝis ĉe tiu etbieno, kie mi havas teretaĝan ĉambron, kaj povas laŭvole eliri dumnokte, kaj neniu konscias pri tio. Mi faris mian plej eblan por kaĵoli Elsan foriri kun mi. Mi sciis ke ŝi legis la mesaĝojn, ĉar unufoje ŝi responde skribis al mi. Tiam mi perdis mian trankvilon, kaj komencis minaci ŝin. Per letero ŝi petegis al mi foriri, kaj diris ke krevigos ŝian koron se iu ajn skandalo venos al ŝia edzo. Ŝi diris ke ŝi malsupreniros kiam dormas ŝia edzo je la tria matene kaj interparolos kun mi tra la fenestro ĉe la fino, se mi foriros poste. Ŝi malsupreniris kaj portis monon penante subaĉeti min foriri. Tio kolerigis min kaj mi ekkaptis ŝian brakon kaj penis tiri ŝin tra la fenestro. Tiu momenton enhastis la edzo kun sia revolvero. Elsa sinkis surplanken, kaj ni frontis la alian vizaĝo-al-vizaĝe. Mi ankaŭ havis pafilon, kaj mi celumis ĝin al li por timigi lin por ke mi eskapu. Li pafis kaj mistrafis min. Mi pafis preskaŭ samtempe kaj li tuj faliĝis. Mi foriris trans la ĝardeno kaj dum mi foriris mi aŭdis ke oni fermis la fenestron. Tio estas la vero de Dio, sinjoro, ĉiu vorto: kaj nenion mi aŭdis plu ĝis tiu knabo rajdante venis kun noto, kiu igis min marŝi ĉi tien, kiel idioto, kaj fali en viajn manojn.”

         Dum la usonano parolis, alvenis ĉelveturilo. Du policanoj estis ene. Inspektoro Marteno ekleviĝis kaj tuŝis la kaptiton surŝultre.

         “Tempas por foriri.”

         “Ĉu mi rajtu viziti ŝin?”

         “Ne, ŝi ne estas konscia. S-ro Ŝerloko Holmso, mi esperas ke se mi iam ajn havas gravan kazon, ke mi havas bonŝancon kunlabori kun vi.”

         Ni staris ĉe la fenestro kaj rigardis dum la ĉelveturilo foriris. Dum mi turnis min, mi ekvidis la paperon kiun la malliberulo ĵetis surtablen. Estis la noto, per kiu Holmso forlogis lin.

         “Provu legi, Vatsono,” diris li ridetante.

         Neniun vorton enhavis, krom la jena linio de dancantoj:

         “Se vi uzas la ĉifron, kiun mi klarigis,” diris Holmso, “vi ekscios ke ĝi nur tekstas ‘VENU TUJ.’ Mi certis ke tio estis invito, kiun li ne povas refuzi, pro tio ke li ne povis kredi ke iu ajn krom la sinjorino konas ĝin. Do, mia kara Vatson, ni finis la kazon kaj ni igis la dancantojn rimedo por la bono, kiam tiom ofte ili estis rimedo por fieco. Kaj mi opinias ke mi plenumis mian promeson doni al vi iun nekutiman por via notlibro. Nia vagonaro foriros je 3:40, kaj mi kredas ke ni revenos ĉe Bakerstrato por la vespermanĝo.”

         Nur unu epilogaĵo: La usonanon, Abĉjon Slanion, oni kondamnis je mortpuno ĉe la vintra asizo en Noriko, sed oni ŝanĝis tion al punlaboro pro tio ke estas certe ke Hiltono Kubito unue pafis. Pri s-ino Hiltono Kubito mi aŭdis ke ŝi tute resaniĝis, kaj ŝi ankoraŭ estas vidvino, kaj ke ŝi dediĉas sian tutan vivon por prizorgi la malriĉulojn kaj por administri la heredaĵon de sia edzo.[14]


BIBLIOGRAFIO

William S. Baring-Gould, The Annotated Sherlock Holmes [La prinotita Ŝerloko Holmso]

David Kahn, The Codebreakers — The Story of Secret Writing [La malĉifrantoj — la historio pri sekreta skribaĵo]

Simon Singh, The Code Book — The Evolution of Secrecy from Mary, Queen of Scots to Quantum Cryptography [La priĉifrada libro — la evoluado de sekreteco de Maria, Reĝino de la skotoj ĝis kvantum-kriptografio]


NOTOJ

[1]          Turstono [Angle, Thurston] — Thurston estis konata nomo en la bilarda mondo. John Thurston, 78 Margaret Strato, Cavendish Square, Londono, komencis fabriki “pli bonajn” bilardajn tablojn iam antaŭ 1814. Poste li translokigis sian fabrikejon al 14 Catherine Strato, The Strand. En 1869 s-roj Thurston kaj Coy, ankoraŭ en Catherine Strato, estis inter la ĉeffabrikistoj de bilardaj tabloj en Britio.

[2]          Rajdingtorpa Domego [Angle, Riding Thorpe Manor] en variaj eldonoj la nomo de tiu ĉi domo estas “Ridling Thorpe” aŭ “Ridling”. En la loko ĉirkaŭ Nord-Valsamo [North Walsham] en graflando Norfolko oni povas trovi urbetojn nomitajn “Edingthorpe” kaj “Ridlington”.

[3]          Dank’ al Martin Bergman por la dancantoj-tiparo. Vidu ĉi tie.

[4]          La Jubileo — tiu ĉi povus esti la Ora Jubileo de 1887 aŭ la Diamanta Jubileo de 1897.

[5]          Placo Ruselo [Angle, Russell Square] kiam Conan Doyle verkis ĉi tiun rakonton Placo Ruselo estas ankoraŭ konata en la literaturo, la historio kaj la arto. Estis loĝloko de la familioj Selby kaj Osborne en la romano Vanity Fair [Vaneca foiro] de Thackeray. Rimarke skribis Augustus J. C. Hare en Walks in London, Volume II [Irvojoj en Londono], “ĉe la norda flanko estas statuo pri Francis Russell, duko de Bedford, fare de Westmacott. Ĉe 21 Placo Ruselo, kavaliro Samuel Romily memmortigis en 1818. Ĉe 66 Placo Ruselo, kavaliro Thomas Lawrence, kiu loĝis kaj pentris tie, mortis 7an januaron 1830.”

[6]          Tiel unika kamparo — oni diras ke tio, kion Vatsono priskribis, nuntempe estas same.

[7]          Malnova Englujo [Angle, old Anglia] Englujo estis unu el la antikvaj britaj regnoj.

[8]          Oceano Germana [Angle, German Ocean] antaŭ la unua mondmilito oni ofte tiel nomis la Maro Norda.

[9]          Bagatela Monografo — Kiujn aŭtorojn traktis Holmso en sia monografo pri ĉifroj? Sendube tri el la deksepa jarcento:
         John WilkinsMercury, or the Secret and Swift Messenger [Merkurio aŭ la sekreta kaj rapida mesaĝoportanto], 1641. Wilkins estis kapelano, kiu estis bofrato de Oliver Cromwell kaj iĝis Episkopo de [Ĉestro] Chester. Li kunfondis la Reĝan Societon kaj estis ties sekretario. Rilate al ĉifrado li elpensis la jenajn vortojn: Cryptographia [sekreta skribaĵo], Cryptologia [sekreta parolo] kaj Cryptomenses [privata informo].
         Athanasius Kircher, jezuita klerulo, kiu fondis la sciencon pri vulkanoj. Li eldonis sian libron Polygraphia nova et universala [Multi-lingvo nova kaj universala] en Romo, 1663. Aldone al la enhavaĵo pri ĉifroj tiu ĉi verko enhavas unu el la pli fruaj penadoj pri universala lingvo.
         John FalconerCryptomenytices Patefacta [Sekreta informo malkaŝita], or the Art of Secret Information Disclosed without a Key [aŭ la arto de sekreta informo rivelita senŝlosile], 1685. Falconer estis malproksima parenco de David Hume. Oni konfidis al li la privatan ĉifron de reĝo Jakobo II.
         Madeleine B. Stern sugestis en Sherlock Holmse: Rare Book Collector [Ŝerloko Holmso: kolektanto de raraj (aŭ eble maloftaj) libroj]: “La esploradojn de la dekoka jarcento inter la fontoj uzitaj de Holmso oni reprezentas per la ilustrita eldono de John Lockington de la New and Complete Cyphers [Novaj kaj kompletaj ĉifroj] de Bowles (1795)”.
         Certe Holmso havis la du verkojn pri egiptaj hieroglifoj haveblajn en sia tempo — tion de Thomas Young — An Account of some Recent Discoveries in Hieroglyphical Literature [Registro pri iuj eltrovaĵoj en la hieroglafa literaturo] (Londono, 1823) kaj tion de Jean-François Champollion — Précis du Système Hiéroglyphique des Anciens Égyptiens [Resumo pri la sistemo hieroglifa de la antikvaj egiptoj] (Parizo, 1828).

[10]          “... al mi tio estas tute nova” — Kompreneble tio, kio estas nova al Ŝerloko Holmso, estas la uzado de la dancantoj mem. Ĉi tiu ĉifro estas fakte nur unu-alfabeta anstataŭado. Oni ofte nomas tian ĉifron “Cezara ĉifro” pro tio ke Julio Cezaro kaŝis siajn mesaĝojn per ĝi. Dum multaj jarcentoj oni taksis tiajn ĉifrojn nemalĉifreblaj, sed la araboj kaj aliaj sciis malĉifri tian per la ofteca analizo.

[11]          Holmso sugestas ke la dancantoj reprezentas du formojn de sekretaj skribaĵoj. La tiel nomita steganografio (angle, steganography) aŭ kaŝita skribaĵo (ekzemple, per nevidebla inko) — t.e. la mesaĝon oni kaŝas per metodo ne ligita al ĉifro. La alia metodo sugestita estas la ĉifro en kiu literoj anstataŭas aliajn literojn per ia plano nekonata al tiu, kiu ne permesis scii la enhavaĵon. Kompreneble la uzantoj de sekreta skribaĵo ofte uzas ambaŭ metodojn.

[12]          Kiel bona malĉifranto Holmso scias uzi kombinon de indukta kaj dedukta logiko (miksitan kun iomete da bona fortuno). Kompreneble Holmso nur resumis sian malĉifran klopodon.

[13]          Oni sugestis ke tiu ĉi ĉifro estas subspeco de pli granda kaj pli sekura ĉifro. Se oni konsideras la eblajn poziciojn de la brakoj kaj kruroj de dancanto, estas 784 figuroj trovitaj. Sed ankaŭ laŭ la figuroj por D, G, T () figuroj povas stari surkape, do estas vere 1568 eblaj figuroj.
         Dum la reĝado de Luizo XIV en Francio Antoine kaj Bonaventure Rossignol (patro kaj filo) elpensis la tiel nomitan Grandan Ĉifron por la uzado de la reĝo. Kiam forpasis ambaŭ Rossignol ankaŭ forpasis la uzado de la Granda Ĉifro, fine eĉ la ŝlosilon de la Granda Ĉifro oni perdis. Sekve la signifo de multaj paperoj — leteroj kaj dokumentaj enĉifritaj per la Granda Ĉifro — estas perdita al historiistoj kiuj deziras esplori la vivon, la tempon kaj la reĝadon de Luizo XIV. Dum la jardeko 1890, pli ol du jarcentoj post Rossignol patro kaj filo, per multaj penadoj Étienne Bazeries malkovris la sekreton de la Granda Ĉifro. Koincide, dum oni uzis 787 figurojn per la Granda Ĉifro, estas fakte 1568 eblaj figuroj — same kiel la eblaj dancantoj. Oni devas memori ke Conan Doyle verkis La aventuro de la dancantojn ĵus poste en la jaro 1903. Tamen la Granda Ĉifro estas multe pli komplika kaj ne estas unu- aŭ eĉ multi-alfabeta anstataŭado.

[14]          Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la Kazolibro pro tio ke ĉi tiujn rakontojn oni tiutempe ne kolektis libroforme). Doyle elektis dek du, el kiuj li rangigis La aventuro de la dancantojn numero 3.


Dank’ al Dominik Cornice kiu afable korektis multajn erarojn.